100 - Nova politika erao

Post 60 jaroj Britio havas denove koalician registaron. Tutlandaj elektoj, okazintaj en majo, liveris parlamentan plimulton nek al la reganta Laborista Partio nek al la ĉef­opozicia Konservativa Partio.


Sekvis kvar tagoj de diskutoj, konjektoj, proponoj kaj kontraŭproponoj, ĝis fine estas anoncite, ke la nova registaro konsistos el koalicio inter la Konservativa Partio kaj la Liberal-Demokrata Partio.


En multaj eŭropaj landoj normalas elektoj kiuj ne liveras klaran unupartian registaron. Same normalas koalicioj.

En Britio, tamen, jam dum pli ol duonjarcento - krom kelkaj neformalaj interkonsentoj regis landnivele aŭ la Laborista aŭ la Konservativa Partio sen helpo de tria pli malgranda partio.

Britoj nun miras ke kandidatoj, kiuj akre kritikis unu la alian dum elekto­kampanjo, nur kelkajn tagojn poste kolege kaj kune staras por prezenti komunan platformon al la publiko.

(el artikolo en Monato)

platformo teknika termino - programo (ofte politika) proponata por agado

 

100 - A new political era

After 60 years, Britain again has a coalition government. The general election, which took place in May, did not give a parliamentary majority to either the ruling Labour party or the main opposition Conservative Party.

There followed four days of discussion, conjecture, proposals and counter- proposals, until it was finally announced that the new government would consist of a coalition between the Conservative and Liberal Democrat Parties.

In many European countries elections which don't result in clear one-party government are the norm. So are coalitions.

In Britain however, for more than half a century - apart from some informal agreements ­ either the Labour or Conservative Party has ruled at national level without the help of a third, smaller party.

Britons are now amazed that candidates who sharply criticised each other during the election campaign now stand together as colleagues to present a common platform to the public.

(from an artilce in Monato)

platform technical term - programme (often political) proposed for action

 


right