Malsanoj de la nervo sistemo en Centhektara Arbaro


Kanadaj kuracistoj opinias, ke la eta ludurso Vini-la-pu, suferas pro sindromo de atentomanko kaj hiperaktiveco. Ili maltrankiviliĝas ankaŭ pro la obseda konduto de la besteto kaj ties psika fiksiĝo al manĝado ĝenerale kaj aparte la manĝado de mielo. Tia konduto kondukas al obezo.


La aŭtoroj demandas, ĉu la urseto suferas pro 'skuitursida' sindromo (tipo de cerba vundo), la rezulto de nenormala metodo de transporto. Kristoforo Robin kutime tenas la dorlotbeston per unu pluŝbrako kaj permesas la urskapon frapi la ŝtuparon.

La aŭtoroj diagnozas en la azeno, Ior, sindromo de deprimo pro ŝoka sperto, en ĉi tiu kazo pro amputo de la vosto. Ili opinias ke la kuniklo, Rabit, suferas de narcisismo ĝis patologia grado.

Ili rimarkas, ke la kangaruo, Kanga, estas senpartnera patrino kiu estas senlabora kaj nenormale tro protektema al sia ido.

Por ĉiu ano de la bestaro la verkistoj ne nur malkovris diagnozon, ili ankaŭ preskribas taŭgan medikamenton.


(el artikolo en Lumo)


Diseases of the nervous system in the Hundred Aere Wood

Canadian doctors think that the teddy bear Winnie-the-Pooh suffers from attention-deficit disorder and hyperactivity. They are also disturbed by the little animal's obsessive behaviour and psychological attachment to eating in general, and eating honey in particular. Such behaviour leads to obesity.

The authors wonder if the little bear is suffering from 'shaken cub' syndrome ( a type of brain injury), the result of an ab­normal method of transport. Christopher Robin usually holds the pet by one stuffed arm and lets the bear's head hit the stairs.


The authors diagnosis for the donkey Eeyore is depression caused by a shocking experience, in this case the amputation of his tail. They think that Rabbit suffers from narcissism to a pathological degree.

They notice that the kangaroo Kanga is a single parent who is unemployed and abnormally overprotective of her baby.

For each member of the group of animals the writers not only reveal the diagnosis, but also prescribe suitable treatment.