80. La desegnaĵoj de Naska

La giganta komplekso de ter­desegnaĵoj en Naska, Peruo, estas unika fenomeno. Pro sia grandeco, vario kaj multnombreco la desegnaĵoj famiĝas tra la tuta mondo.


Kvankam ter-desegnaĵoj estas konataj ankaŭ en aliaj mondpartoj, nur en Naska oni investis tiom da energio dum multaj generacioj por desegni centojn da linioj kaj formoj.

La urbeto Naska troviĝas en dezerta ebenaĵo inter Pacifika Oceano kaj la Andoj. Jen kaj jen riveroj trafluas la dezertan stepon, kiuj kondukas akvon de la neĝaj pintoj de la Andoj al la oceano.

En la valoj apud tiuj riveroj viglis en la unua jarmilo prahistoriaj kulturoj. La Naska kulturo, kiu kreis la gigantajn desegnaĵojn, ekzistis inter la tria kaj naŭa jarcentoj.

Sub la Inkaa imperio malaperis la antikvaj tradicioj. Sekve, kaj pro la manko de skribo, la fonto kaj celo de la desegnaĵoj restas mistero.


(el prelego dum IKU 2002)

80. The drawings at Nazca

The gigantic cornplex of drawings on the earth at Nazca, Peru, are a unique phenomenon. The drawings have become famous throughout the world because of their size, variety and quantity.

Although such drawings are known in other parts of the world, only in Nazca was so much energy invested over many generations to draw hundreds of lines and shapes.


The village of Nazca is found in the desert plain between the Pacific Ocean and the Andes. Here and there rivers flow through the desert steppes and take water from the snowy peaks of the Andes to the ocean.

In the first millenium prehistoric cultures were active in the valleys beside these rivers. The Nazca culture, which created the giant drawings existed between the 3rd and 9th centuries.

Under the lnca empire ancient traditions disappeared. As a consequence, and because of the lack of writing, the source and aim of the drawings remain a mystery