Ne plu neĝo sur Kilimanĝaro

La plej granda libere staranta monto de la mondo perdas sian longdistancan brilantan ekkonilon: la neĝo sur Kilimanĝaro degelas.  Ekde 1912 ŝrumpas la glacikovraĵo sur la montsupro de la 5895 m alta, ne plu aktiva, vulkano en la nordo de Tanzanio de iama 12 km2 areo al nuntempaj nur du kvadratkilometroj.

Sciencistoj rigardas tion mondvasta tendenco.  Dum la pasintaj jaroj oni studis la multnombrajn glaciejojn de Himalajo, trans Andoj ĝis Antarktio - kaj ĉie malkreske regresas la glacio.  Laŭ la sciencistoj kulpas pri tio la tergloba plivarmiĝado.

Se la forceja efiko plifortiĝas la neĝkovraĵo de la plej alta afrika monto forvaporiĝos jam antaŭ la jaro 2020.  La aertemperaturo estos tiom plialtiĝinta, ke la glacio ne nur likviĝas, sed senpere sublimiĝas en akvovaporon.  Tio klarigas ankaŭ la fakton, ke malgraŭ la glacia degelado multaj riveroj en la regiono kondukas ĉiam malpli da akvo aŭ tute sekiĝas.

(laŭ artikolo en Scienca Revuo)

No longer snow on Kilimanjaro

The largest free-standing mountain in the world is losing its brilliant distinguishing feature by which it is recognised from afar.  Since 1912 the ice cover at the top of the 5895 m tall, no longer active, volcano in northern Tanzania has shrivelled from an area of 12 kmto the present two square kilometres.

Scientists view this as a global tendency.  In the past few years the many ice fields of the Himalayas and across the Andes as far as Antarctica have been studied - and everywhere the ice is shrinking and regressing.  Scientists think that global warming is to blame.

If the greenhouse effect strengthens the snow-cap on the tallest African mountain will have vaporised away by the year 2020. The air temperature will be so high that the ice will not only liquidise, but will sublime directly into water vapour.  That also explains the fact that in spite of the melting ice many rivers in the region are carrying less and less water or completely drying up.