Polvo

Ĝi moviĝas senkompate.  Ataku ĝin kaj ĝi disiĝas kaj evitas vin, sed je la momento kiam vi ĉesas singardi, ĝi silente regrupiĝas - sur lampŝirmiloj kaj bretoj, en anguloj kaj fendetoj.  Ĝi kuratakas vin el sub via lito.  Kiom ajn ofte vi skuas ĉifonon kontraŭ ĝi, ŝajnas ke polvo ĉiam superregas.

Kaj tio estas nur en via hejmo.  Imagu ke vi devas prizorgi pli grandan lokon, lokon plenŝtopitan per delikataj bagatelaĵoj ekspoziciataj tagon post tago, kie trapasas kelkdek miloj da homoj ĉiujare.  Tiom ĉagrenas la batalo kontraŭ polvo ke tiuj kiuj respondecas pri historiaj domoj kaj palacoj estigis pri ĝi temon de sistema scienca ekzamenado.

Kelkaj esploroj lanĉitaj dum lastatempaj jaroj provas bazi la studon de polvo sur la scienco.  El kio ĝi konsistas?  Kiom rapide ĝi amasiĝas?  Kiom ĝi difektas?  Kaj kio estas la plej bona maniero ĝin regi?

(laŭ artikolo en ‘New Scientist’)

Dust

It moves relentlessly.  Attack it, and it scatters and evades you, but the moment your guard is down, it silently regroups – on lampshades and ledges, in corners and crevices.  It charges out at you from under your bed.  No matter how often you shake a rag at it, dust always seems to have the upper hand.

And that’s just in your home. Imagine having to look after a larger place, somewhere packed with delicate knick-knacks that are on show day after day, with tens of thousands of people passing through each year.  So vexing is the battle against dust that the people who run historic homes and palaces have made it the subject of systematic scientific scrutiny.

Several studies launched in the past few years are attempting to put the study of dust on a scientific footing.  What is it composed of?  How quickly does it accumulate? How damaging is it?  And what is the best way of keeping it under control?