Evelino

Ŝi sidis ĉe la fenestro observante la vesperon invadi la aleon.  Ŝia kapo kliniĝis kontraŭ la fenestraj kurtenoj, kaj en ŝiaj naztruoj estis la odoro de polva kretono.  Ŝi estis laca.

Malmultaj homoj preterpasis.  La viro de la lasta domo preterpasis survoje hejmen;  ŝi aŭdis liajn paŝojn klaki laŭlonge de la betona pavimo kaj poste knari sur la cindra pado antaŭ la novaj ruĝaj domoj.  Iam estis tie kampo kie ili ludis ĉiuvespere kun la infanoj de aliaj homoj.  Poste Belfasta viro aĉetis la kampon kaj konstruis domojn tie – ne similaj al iliaj brunaj dometoj, sed helaj brikaj domoj kun brilaj tegmentoj.  La infanoj de la aleo kunludis en tiu kampo – la Devinoj, la Ŭateroj, la Dunoj, eta Kjo la kriplulo, ŝi kaj ŝiaj gefratoj.  Ernesto tamen neniam ludis:  li estis tro plenkreska.  Ŝia patro ofte ĉasis ilin hejmen el la kampo per sia prunela bastono; sed kutime eta Kjo estis gvatisto kaj elvokis kiam li vidis, ke ŝia patro venas.  Tamen ili ŝajne estis sufiĉe feliĉaj tiam.  Ŝia patro ne estis tiel malbona tiam; kaj krome ŝia patrino ankoraŭ vivis.  Tio estis antaŭ longa tempo;  ŝi kaj la gefratoj estis ĉiuj plenkreskaj; ŝia patrino jam mortis.  Tizi Dun mortis ankaŭ, kaj la Ŭateroj reiris al Anglio.  Ĉio ŝanĝiĝas.  Nun ŝi foriros kiel la aliaj, lasos sian hejmon.

Hejmo!  Ŝi cirkaŭrigardis la ĉambron, kontrolante ĉiom de la konataj mebloj kiujn ŝi senpolvigis ĉiusemajne dum tiom da jaroj, demandante de kie sur la tero venas ĉiom de la polvo.  Eble ŝi neniam vidos denove tiujn konatajn meblojn de kiuj ŝi neniam imagis, ke ŝi iam apartiĝos.  Kaj tamen dum ĉiuj tiuj jaroj ŝi neniam eltrovis la nomon de la sacerdoto, kies flaviĝinta fotografo pendis ĉe la muro super la nefunkcianta harmoniumo apud la kolorpresaĵo de la promesoj faritaj al Benita Margareta Maria Alakok.  Li estis lerneja amiko de ŝia patro.  Kiam ajn li montris la fotografon al vizitanto ŝia patro transdonis ĝin kun senceremonia diro:

‘Li estas en Melburno nun’

Ŝi jam konsentis foriri, lasi sian hejmon.  Ĉu ŝage?  Ŝi provis pesi ambaŭ flankojn de la argumento.  En sia hejmo ŝi ja havas ŝirmon kaj manĝon; ŝi havas apud si tiujn kiujn ŝi konas dum la tuta vivo.  Kompreneble ŝi devas labori multe, kaj en la domo kaj en la komerco.  Kion oni diros pri ŝi en la Magazeno kiam oni eltrovos ke ŝi forkuris kun amanto?  Diros, ke ŝi estas malsaĝa, eble;  kaj ŝia posteno estos plenigita per reklamo.  Fraŭlino Gavan ĝojos.  Ŝi ĉiam estas severa al ŝi, speciale kiam ajn aliaj aŭskultas.       

‘Fraŭlino Hil, ĉu vi ne rimarkas, ke ĉi tiuj sinjorinoj atendas?’ 

‘Vigliĝu, Fraŭline Hil, bonvolu.’ 

Ŝi ne ploros multajn larmojn lasante la Magazenon. 

Sed en ŝia nova hejmo, en fora nekonata lando, ne estos kiel tio.  Tiam ŝi estos edzino – ŝi, Evelino.  Oni traktos ŝin kun respekto tiam.  Oni ne traktos ŝin kiel oni traktis ŝian patrinon.  Eĉ nun, kvankam ŝi estas jam deknaŭjara, ŝi kelkfoje sentas sin en danĝero pro la perforto de la patro.  Ŝi sciis, ke estas tio kio kaŭzis la palpitadojn.  Kiam ili kreskis, li neniam atakis ŝin kiel li atakis Henkrikon kaj Erneston, ĉar ŝi estis knabino;  sed lastatempe li ekminacis ŝin kaj diris, kion li faros al ŝi krom pro la bono de ŝia mortinta patrino.  Kaj nun ŝi havas neniun por ŝin ŝirmi.  Ernesto mortis kaj Henriko, kiu estas en la komerco pri preĝeja dekorado, estas preskaŭ ĉiam ie ekster la urbo.  Krome la konstanta kverelo pri mono je sabataj vesperoj jam ŝin ektedas nepriparoleble.  Ŝi ĉiam transdonas la tutan salajron – sep ŝilingojn – kaj Henriko donas kiom li povas, sed la problemo estas akiri iom da mono de la patro.  Li diris, ke ŝi malŝparadas la monon, ke mankas al ŝi cerbo, ke li ne donos al ŝi sian pene perlaboritan monon por ke ŝi ĵetu ĝin ĉirkaŭ la stratoj, kaj multe pli, ĉar li kutime kondutis sufiĉe malbone sabatvespere.  Finfine li donas al ŝi la monon kaj demandas ĉu ŝi intencas aĉeti ion por la dimanĉa ĉefmanĝo.  Tiam ŝi devis elkuri kiel plej eble rapide kaj fari la butikumadon, tenante sian nigran ledan monujon firme en la mano, dum ŝi kubutis sian vojon tra la homamaso kaj revenis hejmen malfrue sub la ŝarĝo de la provianto.  Ŝi devas multe labori por prizorgi la domon kaj kontroli, ke la du junaj infanoj, kiujn ŝi vartas, iras al lernejo regule kaj ricevas siajn manĝojn regule.  Estas pena laboro - pena vivo – sed nun kiam ŝi baldaŭ lasos ĝin ŝi ne konsideras ĝin tute nedezirebla vivo.  

Ŝi baldaŭ esploros alian vivon kun Franko.  Franko estas tre afabla, vireca, malavara. Ŝi iros kun li per la nokta ŝipo por esti lia edzino kaj loĝi kun li en Bonaero, kie li havas hejmon, kiu ŝin atendas.  Kiel bone ŝi memoras la unuan fojon kiam ŝi lin vidis; li loĝis en domo ĉe la ŝoseo, kie ŝi vizitadis.  Ŝajnas nur antaŭ kelkaj semajnoj.  Li staris ĉe la ĝardena pordo, lia bekĉapo puŝita malantaŭen sur la kapo kaj liaj haroj kuŝantaj antaŭen super vizaĝo bronza.  Tiam ili konatiĝis.  Li renkontadis ŝin ekster la Magazeno ĉiuvespere kaj kondukis ŝin hejmen.  Li prenis ŝin por spekti La Bohemianino kaj ŝi sentis sin ekzaltita dum ŝi sidis en nekutima parto de la teatro kun li.  Li multe ŝatas muzikon kaj kantas iomete.  Oni sciis, ke ili amindumas unu la alian kaj kiam li kantis pri la junulino, kiu amas mariston, ŝi ĉiam sin sentis plezure konfuzita.  Li nomadis ŝin Popens por amuzo.  Unuavice estis ekscito por ŝi havi amanton kaj tiam ŝi komencis lin ekami.  Li havis rakontojn pri foraj landoj.  Li eklaboris kiel ferdekisto por pundo monate sur ŝipo de la Linio Alan vojaĝante al Kanado.  Li diris al ŝi la nomojn de la ŝipoj, sur kiuj li estis, kaj la nomojn de la diversaj kompanioj.  Li jam vojaĝis tra la Magelana Markolo kaj li rakontis al ŝi pri la teruraj Patagonoj.  Li spertis bonŝancon en Bonaero, li diris, kaj revenis al la patrolando nur por ferio.  Kompreneble ŝia patro eksciis pri la amafero kaj malpermesis ŝin paroli kun li. 

‘Mi konas ĉi tiujn maristajn tipojn,’ li diris. 

Iun tagon li kverelis kun Franko, kaj post tio ŝi devis renkonti la amanton sekrete. 

La vespero malheliĝis en la aleo.  La blanko de la du leteroj sur ŝia sino fariĝis neklara.  Unu estis por Henriko; la alia estis por la patro.  Ernesto estis ŝia preferata, sed ŝi amis Henrikon ankaŭ.  Ŝia patro ekmaljuniĝis lastatempe, ŝi rimarkis;  li sentos la mankon de ŝi.  Iufoje li povas esti tre afabla.  Antaŭnelonge, kiam ŝi estis malsana en lito por tago, li laŭtlegis al ŝi fantomrakonton kaj preparis rostpanon por ŝi ĉe la fajro.  Alian tagon, kiam la patrino ankoraŭ vivis, ili ĉiuj iris por pikniko al Monteto Hoĥ.  Ŝi memoris, ke la patro surmetis la kufon de la patrino por ridigi la infanojn.  

Ŝia tempo eluziĝis, sed ŝi daŭrigis la sidadon ĉe la fenestro, klinante la kapon kontraŭ la fenestra kurteno, enspirante la odoron de polva kretono.  Longe for laŭ la aleo ŝi povis aŭdi, ke gurdo sonas.  Ŝi konis la melodion.  Strange, ke ĝi venas ĉi tiun vesperon por memorigi ŝin pri la promeso al la patrino, ŝia promeso prizorgi la hejmon kiel eble plej longe.  Ŝi memoris la lastan nokton de la malsano de la patrino;  ŝi estis denove en la fermita malluma ĉambro je la alia flanko de la vestiblo kaj ekstere ŝi aŭdis la melankolian melodion de Italio.  Oni donis sespencon al la gurdisto kaj petis lin foriri.  Ŝi memoris, ke la patro paŝegas en la malsanejon dirante: 

‘Damnitaj Italoj! Venintaj ĉi tien!’ 

Dum ŝi meditis, la kompatinda bildo de la vivo de la patrino eksorĉis la esencon mem de ŝia estado – tiun vivon de ordinaraj oferoj, kiu finiĝas en tuta frenezo.  Ŝi tremis kiam ŝi aŭdis denove la voĉon de la patrino diradi kun sensenca persisto: 

‘Derevaŭn Seraŭn!  Derevaŭn Seraŭn!’ 

Ŝi ekstaris pro subita impulso de teruro.  Eskapu!  Ŝi devas eskapi!  Franko savos ŝin.  Li donos al ŝi vivon, eble amon ankaŭ.  Sed ŝi deziras vivi.  Kial ŝi devas esti malfeliĉa?  Ŝi rajtas havi feliĉon.  Franko ŝin cirkaŭbrakos, volvos ŝin en siaj brakoj. Li savos ŝin.  

* * * * 

Ŝi staris inter la homamaso en la stacio ĉe la Norda Digo.  Li tenis ŝian manon kaj ŝi sciis, ke li parolas al ŝi, dirante ion pri la vojaĝo denove kaj denove.  La stacio estis plena da soldatoj kun brunaj sakoj.  Tra la larĝaj pordoj de la ŝedoj ŝi ekvidis la nigran mason de la ŝipo, kuŝantan apud la kaja muro, kun lumigataj lukoj.  Ŝi nenion respondis.  Ŝi sentis la vangojn palaj kaj malvarmaj kaj el la labirinto de aflikto ŝi preĝis al Dio ke Li ŝin direktu, ke Li montru al ŝi kio estas ŝia devo.  La ŝipo fajfis longe morne en la nebulon.  Se ŝi irus, morgaŭ ŝi estus sur la maro kun Franko, vojaĝante al Bonaero.  Ilia vojaĝo estas mendita.  Ĉu ŝi povas ankoraŭ retiriĝi post ĉio kion li faris por ŝi.  Ŝia aflikto vekis naŭzon en ŝia korpo kaj ŝi movadis la lipojn en silenta fervora preĝado.   

Sonorilo sonoregis en ŝia koro.  Ŝi sentis lin kapti la manon: 

‘Venu!’ 

Ĉiuj maroj de la mondo rulfalis ĉirkaŭ ŝian koron.  Li altiras ŝin en ilin: li ŝin dronigos.  Ŝi ekprenis ambaŭmane la feran apogrelon. 

‘Venu!’ 

Ne!  Ne!  Ne!  Estas neeble.  Ŝiaj manoj tenis la feron freneze.  Meze de la maroj ŝi ekkriis pro angoro. 

‘Evelino ! Evnjo !’ 

Li rapidis preter la barieron kaj vokis, ke ŝi lin sekvu.  Oni kriis al li, ke li plu iru, sed li ankoraŭ ŝin vokis.  Ŝi montris sian blankan vizaĝon al li, pasiva, kiel nehelpebla besto.  Ŝiaj okuloj donis al li neniun signon de amo aŭ adiaŭo aŭ rekono.

Alia pli lastatempa traduko