La Fratinoj

Ne estis espero por li ĉifoje: estis la tria atako. Nokton post nokto mi preterpasis la domon (estis kolegia libertempo) kaj studis la lumigatan fenestrokvadraton: kaj nokton post nokto mi trovis ĝin lumigata simile, malforte kaj egale. Se li estus morta, mi pensis, mi vidus la reflekton de kandeloj sur la malhela rulkurteno, ĉar mi sciis, ke oni devas meti du kandelojn ĉe la kapo de kadavro. Li ofte diris al mi: ‘Mi ne vivos longe en tiu ĉi mondo’, kaj mi konsideris liajn vortojn vantaj. Nun mi sciis, ke ili estis veraj. Ĉiun nokton dum mi rigardis la fenestron mi diris mallaŭte al mi mem la vorton paralizo. Tio ĉiam sonis strange en miaj oreloj, kiel la vorto gnomono en Eŭklidaĵo aŭ la vorto simonio en la Katekismo. Sed nun ĝi sonis al mi kiel la nomo de iu malbonfarema kaj peka estulo. Ĝi plenigis min per timo, kaj tamen mi sopiris esti pli proksima al ĝi kaj rigardi al ĝia mortiga laboro.

Maljuna Koter sidis ĉe la fajro, fumante, kiam mi venis malsupren por la vespermanĝo. Dum mia onklino elĉerpis mian avenkaĉon li diris, kvazaŭ revenante al iu pli frua rimarko lia:

‘Ne, mi ne dirus, ke li estis precize… sed estis io stranga … estis io mistera pri li. Mi diros al vi mian opinion… ‘

Li ekfumis la pipon, sendube aranĝante sian opinion en la menso. Enuiga maljuna stultulo! Kiam ni ekkonis lin unue, li estis sufiĉe interesa, parolante pri nepuraĵoj kaj vermoj; sed mi baldaŭ enuiĝis pri li kaj liaj senfinaj rakontoj pri la distilejo.

‘Mi havas mian propran teorion pri tio,’ li diris. ‘Mi pensas, ke estas unu el tiuj… kuriozaj kazoj.. Sed estas malfacile diri ..’

Li ekfumis denove la pipon nedoninte al ni sian teorion. Mia onklo vidis min gapi kaj diris al mi:

‘Nu, do via malnova amiko foriris, vi bedaŭros aŭdi’

‘Kiu?’ mi diris.

‘Pastro Flin.’

‘Ĉu li estas morta?’

‘S-ro Koter mem ĵus informis nin. Li preterpasis la domon’

Mi sciis, ke mi estas observata, do mi daŭris manĝi kvazaŭ la novaĵo ne interesis min. Mia onklo klarigis al maljuna Koter.

‘La junulo kaj li estis bonaj amikoj. La maljunulo instruis al li sufiĉe multon, aŭskultu vi; kaj oni diras, ke li havas grandan deziron por li.’

‘Dio kompatu lian animon,’ diris mia onklino pie.

Maljuna Koter rigardis al mi ioman tempon. Mi sentis, ke liaj bidecaj nigraj okuletoj ekzamenis min, sed mi ne kontentigus lin per rigardo for de mia telero. Li denove ekfumis kaj finfine ŝputis krude en la fajrujon.

‘Ne plaĉus al mi se infanoj miaj,’ li diris, ‘parolus tro multe al viro tia.’

‘Kion vi volas diri, s-ro Koter?’ demandis mia onklino.

‘Mi volas diri,’ diris maljuna Koter, ‘ke tio estas malbona por infanoj. Mia ideo estas: lasu junulon kuri kun kaj ludi kun junuloj samaĝaj kaj ne … ĉu mi pravas, Joĉjo?’

‘Mia principo ankaŭ,’ diris mia onklo. ‘Li lernu defendi sian terenon. Tion mi diradas al tiu ĉi rozkrucano: ekzerciĝu. Fakte, kiam mi estis juna, ĉiun matenon de mia vivo mi min banis malvarmakve, vintre kaj somere. Kaj tio estas kio helpas min nun. Edukado estas ja bona kaj granda … S-ro Koter akceptus pecon de tiu ŝafa kruraĵo,’ li diris flanke al mia onklino.

‘Ne, ne, ne por mi,’ diris maljuna Koter.

Mia onklino portis la pladon el la konservejo kaj metis ĝin sur la tablo.

‘Sed kial vi opinias, ke tio ne estas bona por infanoj, s-ro Koter?’ ŝi demandis.

‘Tio estas malbona por infanoj,’ diris maljuna Koter, ‘ĉar iliaj mensoj estas tiel impresiĝemaj. Kiam infanoj vidas aferojn tiajn, vi scias, tio havas efikon…’

Mi ŝtopis mian buŝon per kaĉo pro timo ke mi voĉigus mian koleron. Enuiga maljuna ruĝnaza imbecilo.

Malfruis kiam mi ekdormis. Kvankam mi koleris kontraŭ Koter pro lia aludo al mi kiel infano, mi serĉis mian kapon por eltiri la signifon de liaj nefinitaj frazoj. En la mallumo de mia ĉambro mi imagis ke mi vidas denove la grizan vizaĝon de la paralizulo. Mi tiris la littukojn super la kapo kaj provis pensi pri Kristnasko. Sed la griza vizaĝo ankoraŭ sekvis min. Ĝi murmuris; kaj mi komprenis ke ĝi deziras konfesi ion. Mi sentis mian animon retiriĝi en iun plezuran kaj malican regionon; kaj tie denove mi trovis ĝin atendanta min. Ĝi ekkonfesis al mi per murmura voĉo kaj mi demandis al mi kial ĝi ridetadas kaj kial la lipoj estas tiel malseketaj pro salivo. Sed tiam mi memoris ke ĝi mortis pro paralizo kaj mi sentis ke mi ankaŭ ridetas feble, kvazaŭ absolvi la simoniulon de lia peko.

La sekvan matenon post matenmanĝo mi iris malsupren por rigardi la malgrandan domon en Strato Granda Britio. Ĝi estis senpretenda butiko, registrita sub la nepreciza nomo de Tolaĵejo. La tolaĵo konsistis ĉefe el infanaj lanŝuoj kja ombreloj; kaj je nefestaj tagoj avizo pendis en la fenestro, tekste: Ombreloj Re-kovritaj. Neniu avizo videblis nun, ĉar la ŝutroj estis fermitaj. Krepa bukedo estis ligita al la pordfrapilo per rubando. Du malriĉulinoj kaj telegramisto legis la karton fiksitan sur la krepo. Ankaŭ mi aliris kaj legis:

1-an de julio 1895
Pastro Jakobo Flin (antaŭe de la Pregejo S-ta Katerina, Strato Mit) 65-jara
Restu en Paco

La legado de la karto persvadis min ke li estas morta kaj mi maltrankviliĝis trovi min mem haltigita. Se li ne estus morta, mi irintus en la malluman ĉambreton malantaŭ la butiko por trovi lin sidanta en sia brakseĝo apud la fajro, preskaŭ sufokita en sia palto. Eble mia onklino jam donus al mi pakon de Alta Rosto por li, kaj tiu donaco vekus lin el lia stuporigita somnolo. Ĉiam estis mi, kiu malplenigis la pakon en lian nigran snufaĵujon, ĉar liaj manoj tremis tro multe por lasi lin fari tion sen verŝi duonon de la snufaĵo sur la planko. Eĉ kiam li levis la grandan tremantan manon al la nazo, nubetoj de fumo gutis tra la fingroj sur la antaŭon de lia palto. Eble estis tiuj ĉi oftaj duŝoj da snufaĵo kiuj donis al liaj antikvaj sacerdotaj vestoj ilian verdan paligitan aspekton, ĉar la ruĝa poŝtuko, nigrita, kia ĝi ĉiam estis, per la semajnaj tabakmakuloj, per kiu li provis forbrosi la falintajn erojn, estis tute senefika.

Mi deziris eniri kaj rigardi lin, sed mi ne havis kuraĝon frapi. Mi foriris malrapide laŭ la suna flanko de la strato, legante ĉiujn teatrajn reklamojn en la butikaj vitrinoj dum mi iris. Mi trovis tion stranga, ke nek mi nek la tago ŝajnas en funebra humoro kaj mi sentis eĉ ĝenata eltrovi en mi mem sensaĵon de libereco, kvazaŭ mi estis liberigita de io per lia morto. Mi miris tion ĉar, kiel mia onklo diris pasintnokte, li instruis al mi tre multon. Li studis en la Irlanda kolegio en Romo kaj li instruis min prononci Latinon ĝuste. Li rakontis al mi pri la katakomboj kaj pri Napoleono Bonaparte, kaj li klarigis al mi la signifon de la diversaj ceremonioj de la Meso kaj de la diversaj vestaĵoj portataj de la sacerdoto. Kelkfoje li distris sin metante malfacilajn demandojn al mi, demandante min kion oni devas fari en certaj cirkonstancoj aŭ ĉu iuj aŭ aliaj pekoj estas mortindaj aŭ venialaj aŭ nur neperfektaĵoj. Liaj demandoj montris al mi kiel kompleksaj kaj misteraj estas certaj institucioj de la Eklezio, kiujn mi ĉiam konsideris kiel la plej simplajn agojn. La devoj de la sacerdoto pri la Eŭkaristio kaj pri la sekreteco de la konfesejo ŝajnis tiel gravaj al mi ke mi miris kiel iu trovas en si mem la kuraĝon enterpreni ilin; kaj mi ne estis surprizita kiam li diris al mi ke la patroj de la Eklezio verkis librojn tiel dikajn kiel la Poŝta Telefonlibro kaj tiel dense presitaj kiel la leĝaj anoncoj en la ĵurnalo, prilumante ĉiujn ĉi aferojn. Ofte li submetis min al la respondoj de la Meso, kiujn li devigis min lerni parkere; kaj, dum mi babilis, li ridetadis penseme kaj kapjesis, foje kaj refoje puŝante egajn pinĉaĵojn da snufaĵo alterne en ĉiun naztruon. Kiam li ridetis, li malkovris grandajn malbelkolorajn dentojn kaj lasis la langon kuŝi sur la malsupra lipo – kutimo, kiu maltrankviligis min komence de nia konateco antaŭ ol mi konis lin bone.

Dum mi iradis en la suno, mi memoris vortojn de maljuna Koter kaj provis memori kio okazis poste en la sonĝo. Mi memoris, ke mi rimarkis longajn velurajn kurtenojn kaj svingantan lampon antikvemodan. Mi sentis, ke mi estis tre longe for, en iu lando, kie la kutimoj estas strangaj – en Persio, mi pensis … Sed mi ne povis memori la finon de la sonĝo.

Vespere mia onklino prenis min kun si por viziti la funebran domon. Estis post sunsubiro; sed la fenestrovitroj de la domoj kiuj frontis okcidenten reflektis la flavbrunan oron de granda nubaro. Nanjo akceptis nin en la vestiblo; kaj, ĉar estus nedece krii al ŝi, mia onklino manpremis kun ŝi por ĉio. La maljunulino indikis supren kvazaŭ demandante kaj, post kapjeso de mia onklino, pene eksupreniris la mallarĝan ŝtuparon antaŭ ni, ŝia klinita kapo apenaŭ super la nivelo de la balustrado. Ĉe la unua etaĝo ŝi haltis kaj gestsignis nin antaŭen kuraĝige al la malfermita pordo de la mortejo. Mia onklino eniris kaj la maljunulino, vidinte ke mi hezitis, ekgestadis denove al mi per la mano.

Mi eniris piedpinte. La ĉambro tra la punta fino de la rulkurteno estis sufuzata per krepuskeca ora lumo tra kiu la kandeloj aspektis kiel palaj maldikaj flamoj. Li estis enĉerkigita. Nanjo nin gvidis kaj ni ĉiuj genuiĝis ĉe la malsupro de la lito. Mi ŝajnigis preĝi sed mi ne povis kunpreni miajn pensojn, ĉar la murmurado de la maljunulino fordistris min. Mi rimarkis kiel mallerte ŝia jupo estas hokita ĉe la dorso kaj kiel la kalkanumoj de ŝiaj tolbotoj estas trivitaj tute ĉe unu flanko. La fantazio venis al mi, ke la maljuna sacerdoto ridetas dum li kuŝas tie en la ĉerko.

Sed ne. Kiam ni stariĝis kaj iris al la supro de la lito, mi vidis, ke li ne ridetas. Jen li kuŝis, solena kaj plenforma, vestita kvazaŭ por la altaro, liaj grandaj manoj malfirme tenantaj kalikon. Lia vizaĝo estis tre malafabla, griza kaj masiva, kun nigraj kavernecaj naztruoj kaj ĉirkaŭita per maldensa blanka pelto. Estis peza odoro en la ĉambro – la floroj.

Ni krucosignis nin kaj forvenis. En la ĉambreto malsupre ni trovis Elizon sidanta en lia brakseĝo majeste. Mi palpis mian vojon al mia kutima seĝo en la angulo, dum Nanjo iris al la telermeblo kaj elprenis ŝerean karafon kaj kelkajn vinglasojn. Ŝi metis tiujn sur la tablo kaj invitis nin preni malgrandan glason da vino. Tiam je la peto de la fratino, ŝi elverŝis la ŝereon en la glasojn kaj transdonis ilin al ni. Ŝi urĝis min preni ankaŭ iom da krakenoj, sed mi rifuzis ĉar mi pensis, ke mi faros tro da bruo manĝante ilin. Ŝi ŝajnis iom trompetita pro mia rifuzo kaj iris kviete al la sofo, kie ŝi sidiĝis malantaŭ sia fratino. Neniu parolis: ni ĉiuj rigardis al la vaka fajrujo.

Mia onklino atendis ĝis Elizo vespiris kaj tiam diris:

‘Ho, do, li iris al pli bona mondo.’

Elizo vespiris denove kaj klinis la kapon konsente. Mia onklino fingrumis la fuston de sia vinglaso antaŭ ol trinketi iometon.

‘Ĉu li .. pace?’ ŝi demandis.

‘Ho, tute pace, sinjorino,’ diris Elizo. ‘Vi ne povis diri kiam la spiro eliris lin. Li havis belan morton, Dio laŭdatu.’

‘Kaj ĉio …?’

‘Pastro O-Rork estis kun li marde kaj lin sanktoleis kaj preparis kaj ĉion.’

‘Li sciis, do?’

‘Li estis tute rezignaciinta.’

‘Li aspektas tute rezignaciinta,’ diris mia onklino.

‘Tion la virino kiun ni aranĝis lavi lin diris. Ŝi diris ke li aspektas kvazaŭ li dormas, li aspektis tiel paca kaj rezignaciinta. Neniu pensus, ke li faros tiel bela kadavro.’

‘Jes, certe,’ diris mia onklino.

Ŝi trinketis iomete pli el sia glaso kaj diris :

‘Nu, Fraŭlino Flin, almenaŭ devas esti granda komforto al vi scii ke vi faris ĉion kion vi povis por li. Vi ambaŭ estis tiel bonkoraj al li, mi devas diri.’

Elizo glatigis sian robon super la genuoj.

‘Ve, kompatinda Jakobo!’ ŝi diris. ‘Dio scias ke ni faris ĉion kion ni povis, tiel malriĉaj kiel ni estas – ni ne povis toleri, ke io mankas al li, dum li estas ĉi tie.

Nanjo jam apogis la kapon kontraŭ la sofkuseno kaj ŝajnis preta ekdormi.

‘Jen kompatinda Nanjo,’ diris Elizo, ŝin rigardante, ‘ŝi estas lacigita. Multe da laboro ni faris, ŝi kaj mi, akirante la virinon por lin lavi kaj poste sternante lin kaj poste la ĉerkon kaj poste aranĝante pri la Meso en la preĝejo. Sen Pastro O-Rork mi ne scias kion ajn ni estus farinta. Estis li kiu portis al ni ĉiujn ĉi florojn kaj tiujn du kandelingojn el la preĝejo, kaj verkis la anoncon por la Liberula Generalo kaj prenis respondecon pri ĉiuj dokumentoj por la tombejo kaj la asekuro de kompatinda Jakobo.’

‘Ĉu li ne estis ja bona?’ diris mia onklino.

Elizo fermis la okulojn kaj balancis la kapon malrapide.

‘Ho, estas neniaj amikoj kiaj la malnovaj,’ ŝi diris, ‘kiam ĉio estas dirita ĉio farita, neniaj amikoj, kiajn oni povas fidi.’

‘Tio ja pravas.’ diris mia onklino. ‘Kaj mi certas ke nun li estas foririnta al sia eterna rekompenco li ne forgesos vin kaj vian tutan bonkorecon al li.’

‘Ve, kompatinda Jakobo!’ diris Elizo. ‘Li ne estas granda ĝeno al ni. Oni aŭdis lin en la domo neniom pli ol nun. Tamen, mi scias, ke li estas foririnta kaj ĉio al tio …’

‘Estas kiam ĝi estos fininta ke vi sentos lian mankon,’ diris mia onklino.

‘Mi scias tion,’ diris Elizo. ‘Mi ne plu enportos al li lian tason da bovaĵa teo, nek vi sinjoro sendos al li lian snufaĵon. Ve, kompatinda Jakobo!’

Ŝi ĉesis, kvazaŭ ŝi komuniiĝis kun la pasinto, kaj tiam diris sagace:

‘Aŭskultu vi, mi rimarkis, ke ekokazas io stranga ĉe li pli lastatempe. Kiam ajn mi enportis al li lian supon, mi trovis lin, kun la breviero falinta sur la planko, kuŝanta malantaŭe en la ŝeĝo kaj lia buŝo malfermita.’

Ŝi metis fingron kontraŭ la nazo kaj kuntiris la brovojn: tiam ŝi daŭrigis:

‘Sed malgaŭ ĉio li diradis ke antaŭ ol la somero finiĝos, li eliros por veturo iun belan tagon nur por vidi denove la malnovan domon, kie ni ĉiuj naskiĝis en Iriŝtaŭn, kaj prenos min kaj Nanjon kun si. Se ni nur povus akiri unu el tiuj novmodaj veturiloj, kiuj faras neniom da bruo, pri kiuj Pastro O-Rork parolis al li, por unu tago malaltkoste – li diris, ĉe Johano Ruŝ trans la strato kaj veturigi la trion da ni kune dimanĉvespere. Li havis la menson fiksita pri tio .. Ve, kompatinda Jakobo!’

‘La Eternulo kompatu lian animon!’ diris mia onklino.

Elizo elprenis naztukon kaj viŝis la okulojn per ĝi. Tiam ŝi remetis ĝin en la poŝon kaj rigardis en la vakan fajrujon por iom da tempo sen paroli.

‘Li estis tro skrupula ĉiam,’ ŝi diris. ‘ La deĵoroj de la sacerdoteco estis tro multaj por li. Kaj tiam lia vivo estis, oni povus diri, malhelpata.’

‘Jes,’ diris mia onklino. ‘Li estis homo kun trompitaj esperoj. Vi povus vidi tion.’

Silento ekposedis la ĉambreton kaj kaŝite de ĝi mi aliris la tablon kaj gustumis mian ŝereon kaj poste reiris kviete al mia seĝo en la angulo. Elizo ŝajnis falinta en profundan revadon. Ni atendis respekte por ke ŝi rompu la silenton: kaj post longa paŭzo ŝi diris malrapide:

‘Estis tiu kaliko kiun li rompis… Tio estis la komenco de ĝi. Kompreneble ili diris, ke ne gravas, ke ĝi ne enhavis ion, mi intencas. Sed tamen… Ili diris, ke kulpis la knabo. Sed kompatinda Jakobo estis tiel nervoza, Dio kompatu lin !’

‘Kaj ĉu estis tio?’ diris mia onklino. ‘Mi aŭdis, ke io…’

Elizo kapjesis.

‘Tio efikis lian menson,’ ŝi diris. ‘Post tio li komencis malgaji sola, parolante al neniu kaj vagante sola. Do iun vesperon li estis bezonata por iri viziti kaj ili ne povis lin trovi ie ajn. Ili serĉis supre kaj malsupre; kaj ili ankoraŭ ne povis ekvidi lin ie ajn. Do tiam la sekretario sugestis serĉi en la preĝejo. Do poste ili akiris la ŝlosilojn kaj malfermis la preĝejon, kaj la sekretario kaj Pastro O-Rork kaj alia sacerdoto, kiu estis tie, portis lampon por serĉi lin… Kaj kion vi imagas, sed jen li estis, sidante sola en la mallumo en sia konfesejo, tute maldorma kaj kvazaŭe ridante mallaŭte al si mem?’

Subite ŝi ĉesis, kvazaŭ por aŭskulti. Ankaŭ mi aŭskultis; sed estis neniu sono en la domo: kaj mi sciis, ka la maljuna sacerdoto ankoraŭ kuŝas en sia ĉerko, kiel ni vidis lin, solena kaj malafabla en morto, neŭzata kaliko sur la brusto.

Elizo rekomencis:

‘Plene maldorma kaj kvazaŭe ridante al si mem… Do tiam, kompreneble, kiam ili vidis tion, tio devigis ilin pensi, ke io misfunkcias pri li…’