left
right

3: Grupoj, Asocioj kaj Ligoj

La unua Esperanto-grupo en Irlando estis la Dublin Esperanto Group (Grupo Esperantista Dublina), kiu estis fondita en 1905.  Ĝia Prezidanto estis J. C. O'Connor M.A., Ph.D., kiun ni jam menciis.  La Honora Sekretario estis H. J. MacDermot, kiu loĝis en North Circular Road, Dublino.

En 1907 fondiĝis la Irlanda Esperanto-Asocio sub la prezido de E. E. Fournier d'Albe.  Al la unua estraro apartenis bonkonata viro - Joseph M. Plunkett, unu el la sep subskribintoj de la Proklamo de la Irlanda Respubliko en 1916.  Lia patro estis Grafo Plunkett, kaj lia edzino estis la bonkonata Grace Gifford, kun kiu li edziĝis en karcero en 1916.  Li bone sciis la irlandan, grekan, francan kaj Esperanton, aldone al la angla.

Dum la Unua Granda Milito 1914 - 1918 la Esperanto-movado dormetis.  Fred Douglas, tiama Sekretario de la Dublina Grupo, klopodis por la revivigo de la movado en Dublino post la milito, kaj en 1925 ĝi estis reorganizita de Frank McCormack kaj Mortished kun la helpo de Hugh McNiell kaj S-ro Macaulay.

De 1925 ĝis 1930 la Irlanda Esperanto-Asocio progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn.  Ĝi propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeton Irlanda Esperantisto, kiu daŭris de julio 1926 ĝis 1928.  En tiuj jaroj fondiĝis ankaŭ Esperanto-sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublino.  Tiu multe propagandis en la kadro de la Societo.

En 1927 juna ŝtatservisto, Lorcán Ó hUiginn, aliĝis al la Irlanda Esperanto-Asocio kaj postnelonge fariĝis ĝia Prezidanto.  Li fariĝis ĉefdelegito de UEA kaj eldonis du gazetojn, La Kolombo por la interna movado kaj Irlando Vokas Vin por eksterlandaj esperantistoj.

Ĉirkaŭ la sama tempo la Irlanda Ligo de Katolikaj Esperantistoj revigliĝis.  La nova estrararo estis: Honora Prezidanto - Rev.  M. H, Gaffney O.P.; Sekretario - H. McNiell; aliaj estraranoj Gesinjoroj H. Macaulay, Rev.  Br. Lawrence, Lorcán Ó hUiginn.  La neŭtrala Irlanda Esperanto-Asocio kaj la faka ILKE amike kunlaboris kaj multe propagandis.

De 1930 ĝis 1927 la movado dormetis.  En 1927 estis neniuj oficialaj klasoj, tamen multaj esperantistoj en diversaj rondoj kunvenis de tempo al tempo.

Ankaŭ en la Nordo de Irlando aperis kelkaj entuziasmaj esperantistoj, la ĉefa el kiuj estis Dr. E. A. A. Stonely.  Li estis VicPrezidanto de la Belfasta Esperanto-Grupo, kiun li fondis post la dua mondmilito.  Li esperantistiĝis en 1938, instruis kursojn kaj multe propagandis.

Bazil Patras Megahy naskiĝis en 1854 en Co.  Antrim.  Li iĝis esperantisto en 1908 kaj estis dumviva membro de UEA.  Li estis bonkonata kvakero kaj tre gastama viro.  Li mortis en 1942.

A. R. Campbell, alia Nord-Irlandano, estis estrarano de la Universala Ligo.

Ni menciu ankaŭ unu elstaran pioniron el la katolika movado - Pastro P. Parker, kiu estis Katolika Pastro en Wexford.  Li naskiĝis en 1870 kaj esperantistiĝis en 1906.  En 1910 li ĉeestis la unuan Kongreson de Katolikaj Esperantistoj, kiu okazis en Parizo dum la Paska libertempo.  Tio estis la unua faka Esperanto-Kongreso kaj tial estis eksperimento.  Ĝi bone sukcesis kaj tiel fariĝis modelo por tiaj specialaj kongresoj.  Pastro Parker predikis al la esperantistoj en la katedralo Notre Dame.  Li elektiqis komitatano de IKUE.

En 1911 dum la sepa Universala Kongreso en Antverpeno li ĉeestis la Esperantan Katolikan Diservon en la katedralo kaj denove predikis Esperantlingve.  En 1913 li ĉeestis la kvaran Katolikan Kongreson en Romo kaj elektiĝis Prezidanto de IKUE.  Li faris Diservon en la kripto de la katedralo de Sankta Petro.  Li estis ankaŭ Prezidanto de la Irlanda Ligo de Katolikaj Esperantistoj.  Li mortis 78 jaraĝa, la deknaŭan de aŭgusto, 1948.

Ĉapitro 4: La Movado de 1930 ĝis 1933

Reiro al la Enhavo