6: 1936 - 1939 kaj la Dua Mondmilito
Dum 1936 la laboro daŭris. En tiu jaro la estraro de ILKE estis:- Prezidanto - Pastro P. Parker; Vic-Prezidanto - Pastro M. H. Gaffney; Kasisto - J. M. Rae; Sekretario - E.W.Ruddell; Sekretario de la irlandlingva sekcio - D. Ó hEachaidh; aliaj komitatanoj - Pastro John Dawson (Prezidanto de la Catholic University School), Lorcán Ó hUiginn. La klasoj ĉe la Technical School, Parnell Square, kaj la "Facilaj Legadoj" en The Irish Catholic daŭris.
Je la dudek unua
de januaro 1936 oni anoncis "grandan progreson" en NordIrlando, aparte en
Belfasto, kie fondiĝis prosperanta klubo.
La dek kvaran de
februaro Granda Danco por Esperantistoj okazis ĉe 31 Parnell Square,
Dublino, organizita de la Societa Komitato sun la prezidanteco de S-ro
Byrne. Ĝi daŭris de 8.00 ptm ĝis 11.30 ptm; muzikon ludis la orkestro Atlantic Beach.
La enirprezo estis du ŝilingoj.
En
marto 1936 la Ekzamena Komitato aranĝis ekzamenojn. En aprilo oni elektis
William Mullan, sekretario de la Esperanto-grupo de St. Paul, Belfasto,
al la Nacia Estraro.
Samtempe oni organizis Esperantan perpoŝtan
libroservon por eksterdublinaj membroj. La kotizo estis unu ŝilingo
ĉiujare kaj membroj mem devis pagi poŝtkostojn.
La Katolika
Misiista Organizajo de La Legio de Maria en tiu jaro multe uzis Esperanton
por propagandi sian Asocion mondskale, kaj por kontakti indiĝenajn
pastrojn en Ĉinio. Ĝi eldonis belan multkoloran preĝareton en Esperanto.
En oktobro la
bonega informkolumno en la Irish Catholic finiĝis sed anstataŭe
facilaj lecionoj por komencantoj komenciĝis en la junula sekcio de la
jurnalo. Tiuj daŭris ĝis aŭgusto 1938 kiam bedaŭrinde anstataŭigis ilin
franclingvaj lecionoj. Entute aperis 44 lecionoj kaj ili instigis multajn
junulojn eklerni Esperanton. Mi mem unue lernis la lingvon de tiuj
lecionoj.
Dum la jaroj
1937, 1938 kaj 1939 la Movado vigle daŭris. Oni konstante kunvenis,
dancis, ekzamenis kaj festis. Dum tiuj jaroj multaj irlandaj
esperantistoj ĉeestis Universalajn Kongresojn en Vieno, Varsovio, Londono
kaj Berno, kie ili salutis la kongresanojn nome de la Irlanda
Esperanto-Asocio. Ili ĉeestis ankaŭ la Katolikajn Kongresojn kaj aliajn
landajn kunvenojn.
Sed la militnuboj ekkolektiĝis super Eŭropo. Jam neeblis kontakti samideanojn en Germanio pro la Hitlera malpermeso, nek en Hispanio pro la interna milito. Tiam en la malĝoja tago la unua de septembro 1939 la Dua Mondmilito eksplodis kaj preskaŭ detruis la Esperantan Movadon en Eŭropo. La Historio de Esperanto de L. Courtinat diras:-
"La deklaro de la
mondmilito en septembro 1939 haltigis por 6 jaroj la progreson de la
movado kaj prokrastis de 60 jaroj la definitivan sukceson, tio estas, la
devigan enkodukon en la lernejojn"
Ankaŭ en Irlando la movado vegetis.