TED

TED estas ne-profitcela entrepreno, dediĉita al Ideoj Plivaste Sciindaj. Ĝi komenciĝis en 1984 per konferenco de reprezentantoj el tri mondoj: teknologio, muziko, dezajno. Ekde tiam ĝia medio fariĝis ĉiam pli larĝa. Kune kun du ĉiujaraj konferencoj - la Konferenco TED en Long Beach kaj Palm Springs Usono printempe, kaj la konferenco TEDGlobal en Edinburgo UK somere - TED inkluzivas la premiitan video-retejon TEDTalks, la Projekton Malferma Tradukado kaj la Konversaciojn TED, la inspirajn programojn Membroj TED kaj TEDx, kaj la ĉiujaran Premion TED.

Misio de TED: Disvastigi ideojn

TED kredas pasie en la potenco de la plej bonaj ideoj por ŝanĝi sintenojn, vivojn kaj finfine, la mondon mem. Do ĝi konstruas retejon, kiu provizas liberan scion kaj inspiron de la plej inspiritaj pensuloj en la mondo, kaj ankaŭ komunumon de scivolemaj mensoj kiuj okupiĝas pri ideoj kaj aliaj anoj. Ĉi tiu retejo, lanĉita aprilon 2007, estas daŭre evoluanta laboro, kaj vi estas grava parto de ĝi. Ĉu vi havas ideon?  TED volas aŭdi de vi.

La Projekto Malferma Tradukado 

La projekto Malferma Tradukado portas la retajn prelegojn TEDTalks ekster la anglalingvaj landoj per subtitoloj, interaktivaj transskriboj kaj la kapablo por ajna diskuto esti tradukita de volontuloj tra la mondo. TED lanĉis la projekton kun 300 tradukaĵoj, 40 lingvoj kaj 200 volontulaj tradukistoj; unu jaron poste ekzistas pli ol 21.000 tradukaĵoj el plurmila komunumo. Malferma Tradukado estas ambicia projekto kiu radikale plibonigas la alireblecon de la prelegoj - por la aŭddifektuloj, por tiuj kiuj parolas anglan kiel duan lingvon, por retserĉiloj (tiuj povas nun indeksi la plenan transskribon de diskuto), kaj kompreneble por la vasta publiko de ne-anglalingvanoj tutmonde.

Kaj en ankaŭ per Esperanto. Jen kelkaj prelegoj kiuj jam aperis en la retejo.