Esperanto-Revuo Elŝutebla (parte)

Frap'-frap'...

Ĉu vi scivolas pri la nova aspekto de la revuo Esperanto?  Pri la nova maniero redakti, kiun enkondukis la redaktoro Stano Marĉek? Kaj eĉ pli pri la enhavo?

Tiuokaze vi ne bezonas atendi la ankoraŭ presatan paperan version de la revuo!  Ĉar la interretaj numeroj jam estas legeblaj!

La revuo aperas en formato Adobe PDF, legebla en preskaŭ ajna moderna komputilo, helpe de senpage distribuata programo Adobe Acrobat Reader (www.adobe.com).  Ĝi prezentas fidelan elektronikan kopion de la papera revuo - kun fotoj kaj originala grafika aranĝo.

La publikigo estis eksperimenta, cele al sekvajara enkoduko de abonebla elektronika versio. La dosiero estas pakita per arkivigilo ZIP kaj por malfermi ĝin vi bezonos entajpi pasvorton 'revuo' (sen citiloj).  Vi ankaŭ bezonos arkivigilon, kiu povas malpaki la dosieron.

Por elŝuti la revuon bonvolu iri al la retejo www.uea.org kaj eniri parton 'revuo Esperanto'.

Samloke vi trovos kelkajn artikolojn de la revuo en la formato HTML - do, tuj legeblajn per ajna retumilo.

En la retejo vi povas trovi plenajn informojn pri tio kiel membriĝi al UEA kaj regule ricevadi la revuon.