"Diversaj studentoj miaj foje demandis pri Skrablo en Esperanto.  Jen el la zamenhofa ĉielo aperas la respondo," diras usona inĝeniero Kent Jones, kunaŭtoro de la libro 'Aviada terminaro'.  Skrablo http://skrablo.ikso.net estas vere mirinda teknika kreaĵo de la usona esperantisto Clayton Smith.  "Ĝi aspektas tre bone farita.  Mi nur atendas pli da geamikoj por kunludado ... Mi vokos ilin!" rimarkas James Piton el Campinas en Brazilo. 

Ĉu ludi Skrablon en Esperanto multe diferencas de la ludo en aliaj lingvoj?  

"Jes... Ĉefe pro la kunmetado de vortoj.  En Esperanto estas multe pli facila fari pli longajn vortojn," diras Alejandro Mejía Greene el Kanado.

Smith : "Estas kelkaj diferencoj, sed ne multaj.  En Esperanto estas iom pli facile samtempe uzi ĉiujn ok tegoletojn - kaj tiel ricevi 50 kromajn poentojn.  La homoj kiuj plej lerte ludas Skrablon nacilingve, plej lerte ludas ankaŭ en Esperanto."

Ludu Skrablon!

Vizitu la skrablo-dissendoliston ĉe Yahoo! Groups, kie vi povos:

Vi povas legi pli pri skrablo en la jenaj retejoj:


Neniu el la 44 membroj de la Akademio de Esperanto ŝajne ludas la retan E-skrablon.
 
Smith: "Mi pensas ke ĝis nun mi ne ludis kun akademiano... sed pri tio mi ne certas.  Mi vidas nur la kaŝnomojn de la ludantoj," agnoskas Smith. 

Ĉu ne akademianoj kaj aliaj elitaj esperantistoj tamen havus pli da ŝancoj gajni kontraŭ meznivelaj esperantistoj? 

"Verdire mi ne scias.  Mi sufiĉe ofte venkas, sed ja estas iuj, kiuj sukcesas ofte venki super mi.  Fakte mi planas baldaŭ starigi sistemon de ciferaj pritaksoj, similan al tiu ofte uzata ce ŝakludo.  Poste estos multe pli facile pritaksi, kiuj estas la plej bonaj ludantoj."

Kiel oni kontrolas ĉu vorto ekzistas en Esperanto aŭ ne?  Ĉu oni uzas la PIV-n?

Smith : "Jes. Sed uzi PIV-on ne solvas ĉiujn problemojn.  La ĉefa problemo estas kunmetitaj vortoj.  Kiel decidi ĉu kunmetaĵo validas aŭ ne?  Iuj ludantoj pensas ke ĉiuj ajn kunmetaĵoj estu permesataj, eĉ se ili tute ne havas sencon.  Aliaj pensas ke kunmetaĵoj devas havi sencon, kaj devas esti uzeblaj en reala situacio."
 

Ĉu estas pli interese ludi en Esperanto ol naciaj lingvoj?
 

Smith : "La ludo mem ne estas pli interesa, sed estas tre interese ludi kun homoj de diversaj landoj.  Eblas babili dum la ludado, kaj ofte aperas diskutoj pri alilingva skrabloludado.  Kaj certe amantoj de Skrablo ĝojas pri tio, ke ili povas ludi en unu plia lingvo."

 

Skrablo per Esperanto

skrablo

Kiam en 1948, la usona arkitektisto Alfred M. Butts inventis Skrablon (http://scrabble.com), li volis krei ludon por anglaj parolantoj, kiu baziĝas kaj je ŝanco kaj lerto.  Ekde 1953, la ludo disvastiĝis en Aŭstralio kaj Britio, kaj poste tra la cetera mondo.  Hodiaŭ jam pli ol 100 milionoj da Skrabloludoj, en 29 diversaj lingvoj, estis venditaj en 121 landoj de la mondo.  La ludo fariĝas tutmonda: la unua mondkonkurso okazis en Londono en 1991 kaj la dua en Novjorko en 1993.  Sed en kiu lingvo ludi?  Ĉu nur en la angla malavantaĝante nedenaskan parolanton de la angla?  Per teknika programo ĉe paĝo: http://skrablo.ikso.net, la usona esperantisto Clayton Smith solvis la problemon.  Oni ludas interrete internacian Skrabloludon per la neŭtrala kaj tutmonda lingvo Esperanto.  Kiom da tempo Smith bezonis por skribi la programon?  "Mi mem ekhavis la ideon antaŭ proksimume du jaroj.  Mi tuj ekprogramis, kaj lanĉis la unuan version de la Skrabloludejo je la 1-a de marto, 2002.  Mi programis dum ĉirkaŭ ok monatoj en mia libera tempo." 

Tabulo

Tabulo


"Ĉi-momente vi estas la sola ludanto, kiu ĉeestas.  Vi povas simple minimumigi tiun ĉi fenestron dum vi retumas.  Vin avertos laŭta sonorilo tuj kiam alvenos alia ludanto,"  ofte avertas mesaĝo ĉe la retejo.  Post unu jaro da ekzisto 585 ludantoj registriĝis vizitante 5706-foje.   Dum 24 horoj ofte vizitas malpli ol ses ludantoj.  Ĉu do esperantistoj malemas ludi Skrablon?  "Ja estas iuj, kiuj vizitas ĉiutage, sed ofte neniu ĉeestas.  Eble mi ne sufiĉe bone reklamis la ludon," agnoskas Smith. 

Tamen en majo 2002 Esperanto-Ekspreso de Radio Polonia aŭdigis intervjuon pri Skrablo-programo.  D-ro A Giridhar Rao, ĝenerala sekretario de Federacio Esperanto de Barato, konas la problemon kaj havas sugeston: "Kial ne eblas ludi sole?  Loĝante en Barato, mi ofte ĉeestas la ludejon kiam neeblas por alimondopartanoj tion fari." 

Kreinto Smith pripensas solvon: "Mi nun preparas artefaritan inteligenton por ke oni povu ludi kontraŭ la komputilo kiam mankas aliaj ludantoj.  Tio plej verŝajne aperos baldaŭ."