ek
ek

EK – Esperanta Klavaro 
por Vindozo

Ek estas nemalhavebla programo, kiu permesas la tajpadon de esperantaj ĉapelitaj literoj en multaj vindozaj programoj.

agordo

Ĝi korekte subtenas Unikodon en Word, Outlook, Google, Firefox, Thunderbird, OpenOffice,Dreamweaver kaj espereble en aliaj programoj kaj permesas la enmeton en signaro Latino-3.  EK funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo NT4/2000/XP.

EK permesas la uzon de prefiksaj kaj postfiksaj modifaj klavoj por la enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ asignas ĉapelitajn literojn al certaj klavoj.

Piktogramo de EK ĉiam sidas en la sistema taskejo.  Vi povas aktivigi aŭ malaktivigi la programon, musklakinte la piktogramon per la maldekstra musbutono. Vi ankaŭ povas, musklakinte per la dekstra musbutono, voki la agordofenestron, helpajn paĝojn aŭ haltigi la programon.

Notu, ke la programon la aŭtoro Jurij Finkel re-redaktis novembron 2009.   Se vi ne ĝisdatigis vian version lastatempe, revizitu la retejon (supre maldekstre).