• Samideanoj
  • Antaŭparolo
  • Recenzo

Samideanoj (2006)
Kompilis kaj antaŭparolis Aleksander Korĵenkov
Serio Legu kaj lernu. Volumo 2
80 paĝoj. Bindita. Prezo: 7,50 eŭroj

Samideanoj estas la dua volumo en la serio Legu kaj Lernu, kiun Sezonoj eldonas por novaj esperantistoj kaj por tiuj, kiuj ne kuraĝas eklegi grandajn romanojn. Samideanoj enhavas pli ol dudek humurajn kaj satirajn novelojn kaj rakontojn pri Esperanto kaj pri esperantistoj. Ilin verkis aŭtoroj klasikaj (Vasilij Devjatnin, Raymond Schwartz, Julio Baghy, Izrael Lejzerowicz, Jean Forge, Louis Beaucaire k.a.) kaj nuntempaj (i.a. Spomenka Štimec, Sten Johansson, David K. Jordan, Sabine Trenner, Jorge Camacho, Trevor Steele, Liven Dek). La libron kompilis Aleksander Korĵenkov. La belan kovrilpaĝon kreis Serge Sire.

samidieanoj

Antaŭparolo de la kompilinto

“Mi ŝatus legi en Esperanto, bonvolu doni al mi ion”, — petas iuj el miaj kursfinintoj. Tiu banala demando estas iom embarasa. Pli ol unu fojon mi konstatis, ke la progresigaj lego- kaj lerno-libroj kapablis kaŭzi legoimunon, eĉ se kelkaj ŝatas ilin. Tial mi devis kribri nian bibliotekon por serĉi verkojn legindajn.

Mi zorge notis la pozitivajn (kaj negativajn) reagojn de legemuloj, kaj tiuj reagoj rivelis kelkajn interesajn detalojn pri la preferataj legaĵoj, ekzemple:

  • La plej ŝatata speco estas kelkpaĝa novelo. Tuj fronti romanon, eĉ interesan, kuraĝas nur malmultaj.
  • La lingvaĵo prefere ne estu adaptita, kaj la tekstojn garnu nur malmultaj notoj kaj neniuj ekzercoj; tiuj necesas por progresiga kurso, ne por hejma legado.
  • Noveloj humuraj, detektivaj, scienc-fikciaj kaj fantastaj kutime estas legataj pli volonte ol la verkoj “realismaj”.
  • Pli multaj legemuloj preferas aĉeti propran volumeton ol prunti en biblioteko dikajn volumojn.

Tial Sezonoj decidis eldoni por novaj esperantistoj libroserion Legu kaj lernu. La unua volumo, Vivo kaj morto de Wiederboren (1998) enhavis dek du humurajn novelojn, verkitaj originale en Esperanto de William Auld, Clelia Conterno Guglielminetti, Lorjak, Raymond Schwartz kaj aliaj esperantistaj verkistoj klasikaj kaj nuntempaj.

La tuta eldonita stoko de Wiederboren estis elĉerpita baldaŭ post la eldono. Recenzantoj laŭdis ĝin, kaj legantoj atendis daŭrigon, sed pro aliaj projektoj la dua volumo en Legu kaj lernu aperas sep jarojn post la unua. Ankaŭ ĝi enhavas satirojn kaj humuraĵojn, sed ĉi-foje temas pri Esperanto kaj pri esperantistoj.

Kun helpo de Sten Johansson kaj Valentin Melnikov (dankon al ambaŭ!) estis elektitaj ĉ. 50 tekstoj, kiuj ampleksus pli ol 200 paĝojn — estas agrable ke ni multe ridas pri ni mem, ja la popola maksimo diras, ke “nur tiu popolo estas granda, kiu kapablas ridi pri si mem”. Fine, post kribrado, restis 27 verkoj de 21 aŭtoroj, kiuj estas prezentitaj (preskaŭ) kronologie.

La restinta materialo povos esti uzata por plia novelaro kaj por kolekto de skeĉoj kaj unuaktaĵoj pri la sama temo.

Kiel redaktoro, mi ne ŝanĝis la tekstojn, sed nur unuecigis la ortografion (ekzemple: la “rektan parolon”) kaj korektis nenombreblajn miskompostaĵojn. Ne estis mia celo doni notojn pri ĉiuj personoj, gazetoj kaj asocioj, menciitaj en la libro (ili estas en aliaj konsultlibroj kaj en la reto, ekzemple en Vikipedio), tamen mi devis verki kelkajn notojn, sen kiuj ne ĉiuj novaj esperantistoj povas korekte kompreni la aludojn de la aŭtoroj.

Do, turnu ĉi tiun paĝon kaj — legu, lernu kaj ridu!

Aleksander Korĵenkov

Mildaj, bontonaj kaj amuzaj

Samideanoj: Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 80 paĝoj. — (Serio Legu kaj lernu; №2).

Ĉiam surprizas min, ke troveblas en la mondo religioj, ekzistantaj de jarmiloj, kiuj timas satiron kaj kiuj ofendiĝas ekzemple pro publikigo de ja krudaj karikaturoj. Mi, naivulo, kiu neniel pretendas kompreni religiojn, estus pensinta, ke post tiom da tempo la koncernaj religioj sentus sin sufiĉe fortaj kaj eltenemaj por priridi la ridadon de aliaj.

Feliĉe ni esperantistoj pli milde, ja rezignacie reagas, kiam eksteruloj nin primokas. Kaj, kiam la mokado venas de interne de la Esperanto-movado, ni priĝuas kaj prifestas ĝin. Almenaŭ ĉi tiun senton mi akiris, leginte la ĝenerale elstarajn satiraĵojn kaj humuraĵojn kolektitajn en la volumo Samideanoj.

Akompanas la 27 mallongajn, kaj do facile alireblajn legaĵojn, enkonduko kaj biografiaj notoj pri la 21 aŭtoroj, kiuj — interesa punkto en si mem — kovras preskaŭ 100 jarojn da esperanta vivo. Kontribuintoj inkluzivas Devjatnin, Schwartz, Baghy, Forge, Neves, Camacho kaj Steele, sed notindas, ke mankas britoj. Tio mirigas: ĉu ni, kiuj sorbas kvazaŭ kun la patrina lakto komediojn, ĉu radiajn, ĉu televidajn, kaj disponas pri longa tradicio pri humura literaturo, taksas Esperanton tro serioza por satiro? Apenaŭ kredeble.

Aparte amuzis min la al mi ĝis nun nekonata humuraĵo de Czesław Kozłowski, kiu en 1912 primokis la esperantistan emon versfaradi; kaj, pri la sama temo, la satiro de Trevor Steele pri la malbelartaj konkursoj. Kortuŝis ankaŭ la tute kredebla rakonto de Spomenka Štimec pri la senĉesaj vizitantoj, kiuj per kaj pro Esperanto preskaŭ fremdigas ŝin en la propra hejmo.

Plaĉos ne nur al lernantoj sed ankaŭ al pli spertaj esperantistoj ĉi tiu belaspekta kaj senriproĉe prezentita volumo (pli fortika kaj eleganta ol la unua en la serio, la same leginda Vivo kaj morto de Wiederboren), kiu taŭgas ne nur por privata ĝuado sed ankaŭ por klasĉambra studado. Kaj ne timu, ke vi ofendiĝos: la satiroj ĉiuj estas relative mildaj, bontonaj kaj, super ĉio, amuzaj.

Paul Gubbins (Britio)