PMEG, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, celas ordinarajn esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo.  

PMEG estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj.

PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero - kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn.

PMEGi uzas novstilajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj.  Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas! 

PMEG anstataŭe parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto.  Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj.  Oni nur ne bezonas ilin en PMEG.

PMEG uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. 

PMEG provas forlasi la kutiman eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj.  Tial ĝi enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj eŭropanoj eble ŝajnas memkompreneblaj.

PMEG estas konservema.  Multloke ĝi defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj.

PMEG kompreneble priskribas la modernan lingvouzon.

Bertilo Wennergren naskiĝis en Svedujo en 1956. Li parolas Esperanton de 1980. De 2001 li estas membro de la Akademio de Esperanto, kie li nun estas Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro. Oni konas lin ne nur kiel esperantologon sed ankaŭ kiel pioniran rokmuzikiston esperantlingvan.

  POMEGO

pmeg

Verkitan de Bertilo Wennergren, sveda membro de la Akademio de Esperanto, vi povas elŝuti la tutan gramatikon kaj facile konsulti ĝin sur via propra komputilo.  En 2005 la 14a versio de la gramatiko aperis libroforme kaj tuj montriĝas ke tiu formato estas ankoraŭ la plej facila por plena studado.

PMEG haveblas ankaŭ kiel papera libro pmeg_eta