Prezicaj Verboj  -  Ekzemple 'Droni'

Lernantoj de Esperanto ne devas parkerigi tabelojn de neregulaj verboj.  Ili jam scias ke ĉiuj verboj uzas la saman modelon.  Tamen kelkaj listoj de verboj ja utilas, ĉar en Esperanto verboj ofte havas pli malvastajn, pli precizajn difinojn ol la respondaj vortoj en lingvoj kiel la franca aŭ la angla.  

La verbo 'droni' estas bona ekzemplo. Ĝi signifas senkonfuze morti per sufokiĝo en akvo (aŭ alia likvaĵo). Do en la frazo 'la knabo dronis en la maro' temas nur pri du aferoj, knabo kaj maro. Se temus pri mortigo per sufokiĝo, ke iu mortigas la knabon, igas lin droni, oni dirus rekte ke iu/io dronigas lin. Temus pri tri aferoj, knabo, maro kaj mortiganto.  Esperanto klare distingas inter morto (la fakto) kaj mortigo, do same inter dronado (la fakto) kaj dronigo (per aganto).

Gramatikistoj kaj vortaristoj nomas verbojn kiel droni 'netransitivaj', 'netransira'.  Iliaj efikoj estas en la subjekto de la verbo kaj ne efikas alian objekton. Alia nomo por tiaj verboj estas 'senobjektaj'.  'Droni' signifas ke io okazas tute sen alia kaŭzanto.  Vortaristoj ofte uzas mallongigojn por indiki ke la signifo de verbo estas limigita al nur du aferoj - ntr en la PIV.

Jen similaj mallongigoj en anglalingvaj vortaroj - bedaŭrinde ne tre klarigaj.

drown dron(ig)i   Fulcher and Long : English-Esperanto Dictionary
drown droni intr, -igi  Wells : English Esperanto English Dictionary
drown droni [int]; igi Benson : Comprehensive English-Esperanto Dictionary

Estas rekomendinde memori verbon kiel 'droni' per esperantlingva difino, ne per gramatika etikedo aŭ nacilingva traduko.  Jen listo de aliaj verboj kiel 'droni'.  Notu la precizajn kaj malvastajn difinojn.  Tiuj verboj rilatas nur al si mem.  Rigardu al la dua kolumno.  Kiam temas pri ago al ekstera objekto, oni uzas 'igi' por montri klare, ke io kaŭzas rezulton. En la subaj difinoj la unua estas pli detala, la dua sumiga aŭ proksimuma.

Ago okazas per si mem

Ago rilatas al objekto

Bolas fariĝas tiel varma ke ĝi bobelas feroce, do bobelas Boligas kaŭzas per varmigo ion bobeli feroce, do bobeligas ion

la akvo bolas en la kaldrono

 li boligas la akvon en la kaldrono

Brulas estas konsumata per fajro, do konsumiĝas Bruligas kaŭzas fajron konsumi ion, do konsumas ion
 sen fajro ne brulas eĉ pajloz  li bruligis nur lignon en la fajrujo
Ĉesas komencas ne (esti / fari), do ne plu daŭras Ĉesigas kaŭzas ion komenci ne (esti / fari), do maldaŭrigas ion
  Ĉesis esti vino sed vinagro ne fariĝisz  li ĉesigis la laboron kun ŝi,
Daŭras ekzistadas iom da tempo, do konserviĝas Daŭrigas kaŭzas ion ekzistadi iom da tempo, do ne ĉesigas
 nek ĝojo nek malĝojo daŭras eternez  la nova neĝofalo daŭrigis la vintron
Degelas likviĝas per varmo, do likviĝas Degeligas kaŭzas ion likviĝi per varmo, do likvigas
 la glacio degelis rapide dum la tago  la suno degeligis la glacion dum la tago
Dronas mortas pro sufokiĝo per likvaĵo Dronigas mortigas iun pro sufokiĝo per likvaĵo
 kiu akvon evitas, droni ne timasz  por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabiaz
Eksplodas disiĝas subite kaj brue, do laŭte dispeciĝas Eksplodigas disigas ion subite kaj brue, do laŭte dispecigas
 la bombo eksplodis sub la aŭto  la lerta soldato eksplodigis la bombon sekure
Falas moviĝas rapide desupre malsupren Faligas movas ion desupre malsupren
 ne falas frukto malproksime de l' arboz  unu hako kverkon ne faligasz
Glitas moviĝas facile kaj glate Glitigas movas ion facile kaj glate       
 ŝi glitas sur banana ŝelo, sed ne falis  banana ŝelo glitigis lin kaj li falis
Haltas ĉesas moviĝi / agi (plejofte provizore) Haltigas ĉesigi ion moviĝi / agi
 muelilo haltas, muelisto eksaltasz  ili haltigis la oratoron per kriaĉoj
Kreskas iĝas pli granda, do grandiĝas Kreskigas kaŭzas ion pli grandiĝi, do grandigas
 en ĉiu aĝo devas kreski la saĝoz  longa dormado ŝuldojn kreskigasz
Krevas rompiĝas subite Krevigas kaŭzas ion subite rompiĝi
 krevas la lasta veziko de lia feliĉo  li krevigis la nuksojn por manĝi la kernojn
Kuŝas estas en horizontala pozicio ofte por ripozo Kuŝigas kaŭzas ion esti en ripoza pozicio
 la bebo kuŝas en lulilo  ŝi kuŝigis la bebon en lulilo
Lumas eligi lumon, faskon da radioj Lumigas liveras lumon al io
 la suno lumas inter la folioj  li lumigis la ĉambron per kandelo
Pasas transiras de A al B en spaco aŭ tempo Pasigas kaŭzas ion transiri de A al B en spaco aŭ tempo
 kio pasis, ne revenosz  Dio fendis la maron kaj pasigis la hebreojn
Pendas estas almenaŭ parte en mez-aera pozicio Pendigas kaŭzas ion almenaŭ parte esti en mez-aera pozicio
 la sonorilo pendas en la preĝeja turo  ili pendigis ornamaĵojn de la arbobranĉoj
Sidas restas sur seĝo aŭ simila Sidigas kaŭzas iun resti sur seĝo
 mi hejme sidis, nenion vidisz  ili sidigis la edzinon apud la edzo
Sonas ellasas aŭdeblan aervibradon Sonigas kaŭzas ion ellaso aŭdeblan aervibradon
 barelo malplena sonas plej laŭtez  Kuru kaj sonigu la alarmilon!
Sonoras ellasas vibran aŭ muzikan bruon Sonorigas kaŭzas ion ellasi vibran aŭ muzikan bruon
 frapita per forko la glaso sonoris  la biciklisto sonorigis (tintilon) por averti piedirantojn
Ŝprucas eliĝas rapide kaj forte Ŝprucigas kaŭzas ion eliĝi rapide kaj forte
 sub la vento la ŝaŭmo ŝprucis malproksimen  Ŝi ŝprucigis insekticidon sur plantojn
Ŝrumpas kuntiriĝas pro sekeco, maljuneco Ŝrumpigas kaŭzas ion kuntiriĝi pro sekeco, maljuneco ktp
 la junaj plantidoj ŝrumpis sub la forta suno  la varmego ŝrumpigis la paperfolion
Ŝvelas pligrandiĝas volumene Ŝveligas pligrandigas ion volumene
 la rivero ŝvelis de torenta pluvo  la pugnofrapo tuj ŝveligis lian nazon
Velkas perdas freŝecon, sekiĝas Velkigas kaŭzas ion perdi freŝecon, sekiĝadi
 la floroj velkas pli rapide en varma ĉambro  la aĝo ne povas ŝin velkigi

z from Zamenhof's Proverbaro Esperanta; 'io(n)' inkludas 'iu(n)' laŭsense.