Vikipedio
Esperantlingva Enciklopedio
Jam ekzistas vere interesa konstruata enciklopedio en Esperanto en interreto. Temas pri diverslingva projekto, kiu klopodas krei daŭre kreskantan enciklopedion per helpo de interretuloj. Do, tie oni ankaŭ trovas esperantan version, kiu estas ja vere riĉa kaj interesa. Necesas ke ĉiuj esperantistoj helpu la kreskadon de la enciklopedio, ĉar eblas, kaj fakte endas, pliriĉigi la enciklopedion pere de artikoloj, skribaĵoj,....
Do, se al vi plaĉas, kontribuu al la movado. Se vi estas iu ajn specialisto, aŭ pli bone povas verki pri iu ajn specialismo, do helpu la kreskadon de la esperantoversia enciklopedio. Ni klopodu pruvi al la mondo kiel kultura kaj taŭga estas nia komunumo kaj movado. Nur pere de Esperanto oni povas neŭtrale kaj demokratie sciigi mondon pri niaj scioj kaj kulturo. La ttt-ejo de la esperanta versio de enciklopedio (konstruata de esperantistoj, kaj do, ne nur traduko, sed ja verko) estas: http://eo.wikipedia.org/wiki/
Vikipedio komenciĝis kiel 'Wikipedia', anglalingva projekto la 15-an de januaro 2001. Pli poste projektoj komenciĝis en aliaj lingvoj. Uzante 'wiki'-a softvaro ĝi estas 'libera' en la senso ke ĉiu rajtas libere uzi ĝin kaj ĉiu rajtas libere kontribui al ĝi. Senprofita organizaĵo Vikimedia Fonduso (Wikimedia Foundation) ĝin organizas kaj funkciigas. En novembro 2006 ĝi enhavas pli ol 1,600,000 artikolojn anglalingvajn kaj pli ol 3,000,000 en aliaj lingvoj, el kiuj pli ol 65,000 estas en Esperanto.
