Enkonduko por Vizitantoj

Irlando posedas unu gravan bonecon – ĝi estas tiel malgranda, ke sufiĉas kelkaj semajnoj por viziti ĝin ĉiuloke.  Kompreneble, en tiu tempospaco, oni ne vidos ĉion vidindan, sed oni ricevos ĝeneralan impreson pri io entute nova, stranga kaj bela en la kunfandaĵo de lando kaj popolo.  En Irlando estas tridek du regionoj ("graflandoj") kaj irante de unu graflando en alian, vi iras nur de unu alloga vidindaĵo al alia. 

Irlando, la Verda Insulo, posedas multajn aliajn bonecojn.  Neniu parto kuŝas pli ol cent kilometroj de la marbordo.  La belaj pejzaĝoj ne estas difektitaj de fabrikeja fumo.  La salmo naĝas de la maro tra riveretoj hele puraj.  La vojetoj kaj ŝoseoj, ekster la urbegoj sufiĉe larĝaj por ĉiu, turmentos nek aŭtiston nek bicikliston.  Vi trovos internan pacon ĉi tie.  Irlando estas la loko en kiu oni kuraĝas agi sen troa rapideco.

Irlando posedas ankoraŭan bonkvaliton.  La popolo kapablas paroli interesmaniere.  Se vi survoje petas informojn, verŝajne la petito trovos tempon resti kaj paroli ankaŭ pri aliaj aferoj.  Tamen multaj partoj de la insulo ĝuas ekonomian kreskadon ekde la aliĝo de la irlanda respubliko al la eŭropa unio.   

Pozicio:  Irlando kuŝas okcidente de Britio, inter la paraleloj de 51º25´ kaj 55º23´ nordlatitude kaj inter 5º25´ kaj 10º35´ okcidentlongitude.  La distancoj trans la Irlanda maro inter Irlando kaj Britio varias de 20 ĝis 200 kilometroj.

Tereno: Areo proksimuma 8,262,000 hektaroj.  Pleja longo, 483 kilometroj; pleja larĝo 273 kilometroj; pleja alto, Carrantuohill en Kerry, 1050 metroj.  La insulo konsistas el granda ebenaĵo (kun multaj marĉoj) ĉirkaŭita de marbordaj montoj  diversrokaj.

Loĝantaro: (1991) 5,103,555   Dublino kun ĉirkaŭaĵo 953,000 (1996), Belfasto 279,237 (1991); Cork 180,000 (1996); Limerick 79,000 (1996); Derry 72,334 (1991).  La anglan lingvon oni komprenas ĉie, sed ankaŭ la gaelan oni parolas, precipe en la okcidento. 

Provincoj: En Irlando estas kvar provincoj:  Leinster (12 graflandoj); Munster (6 graflandoj);  Connacht (5 graflandoj);  kaj Ulster (9 graflandoj).  Politike 6 el la naŭ Ulsteraj graflandoj estas parto de la Unigita Regno de Britio kaj Nord-Irlando (angle United Kingdom).  La aliaj 26 graflandoj apartenas al la Respubliko de Irlando (Eire), inter ili Cork la plej granda kaj Louth la plej malgranda.

Vetero: La klimaton irlandan influis la varmaj marakvoj de la Golfa Fluo.  La malgrandeco de la insulo kaj la regantaj sud-okcidentaj ventoj certigas mezvarman temperaturon unuforman trans la tuta lando kaj minimume variantan inter somero kaj vintro.  La plej sunaj monatoj estas majo kaj junio, la plej varmaj julio kaj aŭgusto, la plej malvarmaj januaro kaj februaro.  La okcidenta flanko ricevas pli da pluvo ol alie.

Turist-trafiko:  Kuŝanta inter Ameriko kaj la Eŭropa ĉeftero, Irlando estas treege vizitebla de la turisto.  Nur du tri horojn oni bezonas por la ŝipvojaĝo de Britio, kaj nur unu du horojn por la aervojaĝo de interalie Glasgovo, Londono, Manĉestro, Birminghamo aŭ Liverpulo (Britio) al Dublino en la sudo aŭ al Belfasto en la nordo.  Estas multaj flugoj ĉiutage.  Rekta aerservo de eŭropaj urboj kiel Parizo kaj Amsterdam okupas nur du tri horojn.

Pasportoj:  Anoj de la Eŭropa Unio bezonas nur siajn pasportojn.  Alilandanoj devus posedi pasporton aŭ de kelkaj landoj vizon.  Vizitontoj demandu ĉe la irlanda aŭ brita (por Nord-Irlando) konsulejoj.  Troviĝas irlandaj diplomatoj en la grandaj urbegoj de la mondo.

Dogano:  Automobilistoj bezonas nur la ordinarajn dokumentojn.  Detalojn petu de la loka aŭtoklubo.  Ekster la urbegoj vera paradizo por biciklistoj.  Varma bonveno inter la samideanoj.  Delegitoj de UEA en pluraj partoj.  TEJO-Pasporta Servo ankaŭ havas anojn.

Transporto:  Komfora reto fervoja kondukas de Dublino, Belfasto kaj Cork al multaj graflandoj.  Luksa servo de aŭtobusoj por aŭtovojoj, ŝoseoj kaj vojetoj.  Centoj de duetaĝaj aŭtobusoj en la ĉefaj urbegoj.

Sporto:  En Irlando oni sportas sportcele, kaj ĉie la sportisto estas gasto honorata.  Fiŝkaptado – salmo kaj truto – trutfiŝado en multaj lokoj sen imposto.  Ĉasado – ĉevalkuroj oftege − Dublina Ĉevalfoiro en aŭgusto ĉiun jaron.  Golfo, 367 kluboj.  Jaktado, remado, gazonteniso, poloo, sportpafado, futbalo, naĝado, dancado, teatroj, kineoj, ktp

Monsistemo:  Irlanda Respubliko estas ano de la eŭropa monunio, do oni uzas eŭrojn.  La moneroj portas harpon denove, nacian emblemon, simbolon de la muzika tradicio en la insulo.  Monŝanĝejoj ĉe ĉiuj bankoj kaj turismaj oficejoj.   Britan sterlingan monon oni uzas en Nord-Irlando;  oni akceptas ĝin ankaŭ en kelkaj aliaj partoj de la insulo.

Pli Detalaj Informoj:  La irlandaj turismaj informejoj stariĝis por servi al vizitantoj, kaj senpage provizas informon pri vizitindaĵoj.  Oni eldonas ilustritajn gvidfoliojn (ĉefe en la angla) pri preskaŭ ĉiuj graflandoj, kaj vendas interesplenajn librojn pri irlandaj historio, politiko, socio, ekonomio, lingvo, tkp.

Hoteloj:  La turismaj oficejoj disdonas listojn de hoteloj kaj gastejoj, kun indiko pri prezoj, ktp.  Oni korespondas diverslingve.

Informo ĝisdatigita de turistaj eldonaĵoj oficialaj.


Supren