pasporta servo

La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj jam scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro, kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn.

Ekzistas gastigantoj kaj en Irlando.  Notu ke la mapo ĉi tie ne esats tute ĝisdata. Serĉu en la plej lastatempa adreslibro sub Irlando.  Ankaŭ serĉu por gastigantoj en Nord-Irlando sub la lando nomata 'Britio' (uzata kiel mallongigo por 'Unuiĝinta Regno de Granda Britio kaj Nord-Irlando'). 

Kontrolu inter la mapoj en la adreslibro.  La gastigantoj en Irlando estas klare indikitaj.  Kelkfoje ili povas sugesti aliajn lokojn por gastiĝi en la insulo.

Kaj ne forgesu pri la nova retpaĝaro en la interreto.

Pasporta Servo: Internacia gastiga servo per Esperanto

Pasporta Servo estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj senpage akceptas gastojn en siaj hejmoj. Por tio, la gasto devas nur posedi la aktualan adreslibron (kaj paroli Esperanton). La adreslibro 2010 ekz-e enhavis 1450 gastigantojn en 91 landoj.

   reklamo

La gastigantoj indikas la kondiĉojn, ekz-e pri nefumado, aŭ la nombro da gastoj aŭ tranoktoj, kaj povas mencii diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj, atingebleco kaj simile. Gastigantoj ĝuas akcepti homojn de diversaj landoj, gastoj ĝuas senpagan restadon, kaj ili facile interkomunikas per Pasporta Servo. Ofte, gastigantoj helpas al gastoj pri transportado, ekkoni la lokon ktp.

Notu, ke la Pasporta Servo ne estas parto de la Esperanto-Asocio de Irlando aŭ de iu alia landa aŭ faka asocio.