En 1996 la
Esperanto-Asocio de Irlando eldonis libreton "Elĉerpaĵoj el la
Irlandlingva Literaturo" kompilitan de Liam Ó Cuirc.
La enhavo de tiu libreto aperas nun rete kiel enkonduko kaj
trarigardo al iom de la ampleksa irlandlingva literaturo.
La tekstoj aperas en ambaŭ lingvoj, do estas troveblaj en nia irlandlingva sekcio.
La irlanda (gaela) lingvo apartenas al la granda hindeŭropa
lingvofamilio. Ĝi tre similas al la skotgaela kaj la
manksa, kaj ĝi estas parenca al la kimra, kornvala kaj bretona.
Tiuj ses estas la keltaj lingvoj.
La keltoj venis al Irlando en la jaro 300 a.k. kaj ilia lingvo,
kombinita kun la antaŭkeltaj lingvoj (homoj loĝis en Irlando
ekde 6000 a.k.) formis la gaelan kiu postnelonge estis la sola
lingvo parolata en la insulo.
La plej fruaj skribaĵoj, en la tria jarcento p.k., estis per
la oghama (oma) alfabeto, kiu konsistas el strekoj. En
la kvina jarcento p.k. alvenis la latina alfabeto kune kun la
Kristanismo.
Influis la gaelan lingvon unue la latina, kaj poste la
skandinava, la normandfranca kaj la angla. Tamen ĝi
restis sufiĉe pura.
Pro la normandfranca kaj angla invadoj la angla lingvo
ekanstataŭis la irlandan unue inter la altrangaj klasoj (pro
la subpremo de la irlanda nobelaro ekde la 17-a jarcento).
Tamen estis nur en la 19-a jarcento ke la angla fariĝis la
lingvo de la plimulto. La lingvoŝanĝo okazis iom rapide
pro la jenaj kauzoj - la Granda Malsatego (1845 kaj poste);
elmigrado al anglalingvaj landoj; la fondado de anglalingvaj
unuagradaj lemejoj tra la lando; kaj la manko da estroj kiuj
konsilus dulingvecon. En 1851 nur miliono kaj duono da
irlandanoj (23%) parolis la irlandan lingvon.
En la 20-a jarcento D-ro Douglas Hyde fondis la Gaelan Ligon
por revivigi la lingvon, kaj kiam la Libera Ŝtato de Irlando
fondiĝis en 1922 tiu laboro akcelis.
La lingvo havas kelkajn interesajn trajtojn. Ĝi estas la
sola lingvo en Eŭropo kiu ĉiam uzas la pronomon de la dua
persono singulara tú (ci). Ĝi ne havas vorton por "sinjoro"
nek "sinjorino". Ne ekzistas vortoj por "jes" au "ne";
oni uzas "seá" (estas) kaj "ní hea" (ne estas). Multaj
vortoj, ekzemple "madra" (hundo) estas pli ol 4000 jaraĝa.
La ĉefa vorto kiun la irlanda donis al Esperanto estas "viskio"
el "uisce beatha" (la akvo de la vivo).
Mia Nigra Azeneto
Pádraig Ó Conaire (1882-1928) naskiĝis en la okcidento de Irlando.
Li laboris en oficejo en Londono ĝis 1914, tiam revenis al
Irlando kaj pasigis la ceteron de sia vivo travojaĝante
Irlandon sur nigra azeno kaj verkante rakontojn.
Printempa
Purigado; La Tero de la Tombejo
Máirtín Ó Cadhain (1906-1970) naskiĝis en graflando Galway.
En 1956 li fariĝis lektoro pri la gaela en Dublina
Universitato (Trinity College), kaj en 1967 li fariĝis
profesoro.
La Noktmeza Kortumo
Brian Mac GiollaMeidhre (1757-1805) estis la lasta granda
poeto kiu verkis en la irlanda antaŭ la modema renaskiĝo.
La
Veno de la Diablo
An tAthair Peadar Ó Laoire (1839-1920) naskiĝis en graflando
Cork. Li estis pastro kaj verkis "Séadna" kaj aliajn
librojn. Li ankaŭ tradukis irlanden el aliaj lingvoj.
La
Meditado de la Melankoliulo
Seán Ó Coileain verkis La Meditado-n en 1814. Teme ĝi
similas al la angla poemo "Elegy in a Country Churchyard" (Elegio
en Kampara Tombejo) de Thomas Gray.
La
Malĝentilulo kun la Griza Palto
La Fianna estis la profesia armeo de la reo de Irlando en
antikvaj tempoj, kaj multaj legendoj rakontas pri iliaj
aventuroj. Fionn estis ilia estro. En la elĉerpita
rakonto la "malgentilulo" kurkonkursis kontraŭ Caol an larainn,
venkis lin kaj savis Irlandon. Li vere estis Manannan
Mac Lir (la kelta dio de la maro) alivestite.
La Vizito de Lere
La Libro de Lismore estas manuskripto kiu datumas de la 14-a
jarcento, sed la epoko de la rakonto estas la 3-a jarcento.
La traduko devenas de 1907 kaj do estas verŝajne la plej frua
traduko Esperanten de irlanda rakonto. La "Ŝij" estas
gefeoj. Irlanda mitologio enhavas multon pri la kelta
felando, kiun oni atingas aŭ trans aŭ sub akvo.
La Flava Botaŭro
Cathal Buí Mac Giolla Gunna (1690-1755) naskiĝis en graflando
Cavan. Li vagadis tra la provinco Ulster vendante
komercaĵojn kaj drinkante la profitojn.
Dudek
Jarojn Kreskante
Muiris Ó Suilleabhain naskiĝis sur la insulo Blasket kaj estis
unu el tuta skolo de verkistoj kiuj loĝis sur tiu insulo.
La Svatiĝo de Peig
Peig Sayers
La Batalo ĉe la Vadejo
Tradukis Joy Davies parton de la Bovrabado de Cuailigne (Táin Bó Cuailigne), la
plej antikva epopeo en okcidenta Eŭropo.