ĈEFVERKO de AULD

Garbhan MacAoidh ĵus eldonis sian novan libron “William Auld – Master Poet of Esperanto”, kiu enhavas tri tradukojn (anglan redaktitan de István Ertl, skotan kaj gaelan, kun abundaj notoj) de la ĉefverko en Esperanto de William Auld, nome “La Infana Raso”. Ĝis nun la tradukojn oni povis legi nur interrete, en la paĝoj de la retejo de la Akademio Literatura de Esperanto (www.everk.it), sed nun oni povas aĉeti ilin en luksa eldono (279 paĝoj, malmola kovrilo) de www.lulu.com, serĉante laŭ: Books – Title – Author – Ireland - English.
Prezo: €18.37 + sendokosto. Ju pli multe da ekzempleroj oni mendas, des malpli la sendokosto.
* * * *
LA ARTO LABORI KUNE
Aperis en januaro 2010 granda festlibro por Humphrey Tonkin, iama prezidanto de la UEA kaj gvidanta laboranto dum sia tuta kariero. Pli ol naŭcent-paga ĝi enhavas eseojn pri lingvopolitiko kaj lingvoplanado, interlingvistiko, esperantologio, historio, movada komunumo, apliko, literaturo, kaj strategio. Ankaŭ enestas kelkaj anekdotoj kaj rememoroj kaj detala bibliografio. Recenzo sekvas baldaŭ.
