Skrablo per Esperanto

Kiam en 1948, la usona arkitektisto Alfred M. Butts inventis Skrablon (http://scrabble.com), li volis krei ludon por anglaj parolantoj, kiu baziĝas kaj je ŝanco kaj lerto. Ekde 1953, la ludo disvastiĝis en Aŭstralio kaj Britio, kaj poste tra la cetera mondo. Hodiaŭ jam pli ol 100 milionoj da Skrabloludoj, en 29 diversaj lingvoj, estis venditaj en 121 landoj de la mondo. La ludo fariĝas tutmonda: la unua mondkonkurso okazis en Londono en 1991 kaj la dua en Novjorko en 1993. Sed en kiu lingvo ludi? Ĉu nur en la angla malavantaĝante nedenaskan parolanton de la angla? Per teknika programo ĉe paĝo: http://skrablo.ikso.net, la usona esperantisto Clayton Smith solvis la problemon. Oni ludas interrete internacian Skrabloludon per la neŭtrala kaj tutmonda lingvo Esperanto. Kiom da tempo Smith bezonis por skribi la programon? "Mi mem ekhavis la ideon antaŭ proksimume du jaroj. Mi tuj ekprogramis, kaj lanĉis la unuan version de la Skrabloludejo je la 1-a de marto, 2002. Mi programis dum ĉirkaŭ ok monatoj en mia libera tempo."
Tabulo

"Ĉi-momente vi estas la sola ludanto, kiu ĉeestas. Vi povas simple minimumigi tiun ĉi fenestron dum vi retumas. Vin avertos laŭta sonorilo tuj kiam alvenos alia ludanto," ofte avertas mesaĝo ĉe la retejo. Post unu jaro da ekzisto 585 ludantoj registriĝis vizitante 5706-foje. Dum 24 horoj ofte vizitas malpli ol ses ludantoj. Ĉu do esperantistoj malemas ludi Skrablon? "Ja estas iuj, kiuj vizitas ĉiutage, sed ofte neniu ĉeestas. Eble mi ne sufiĉe bone reklamis la ludon," agnoskas Smith.
Tamen en majo 2002 Esperanto-Ekspreso de Radio Polonia aŭdigis intervjuon pri Skrablo-programo. D-ro A Giridhar Rao, ĝenerala sekretario de Federacio Esperanto de Barato, konas la problemon kaj havas sugeston: "Kial ne eblas ludi sole? Loĝante en Barato, mi ofte ĉeestas la ludejon kiam neeblas por alimondopartanoj tion fari."
Kreinto Smith pripensas solvon: "Mi nun preparas artefaritan inteligenton por ke oni povu ludi kontraŭ la komputilo kiam mankas aliaj ludantoj. Tio plej verŝajne aperos baldaŭ."