Manifesto de Prago de la Movado
por la
Internacia Lingvo Esperanto
Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto,
direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj
organizaĵoj, kaj homoj de bona volo,
deklaras nian intencon firmvole plu labori por la celoj ĉi tie
esprimitaj,
kaj
invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia
strebado.
Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.
1 DEMOKRATIO
Komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de
aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de
kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo,
Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de
egaleca tutmonda komunikado.
Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj
niveloj, inkluzive de la internacia nivelo.
Ni estas movado por demokratia komunikado.
2 TRANSNACIA EDUKADO
Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o.
Ekzemple, la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo,
geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio.
La lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu ĉiu
lando prezentiĝas kiel hejmo.
Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al
difinita perspektivo pri la mondo.
Ni estas movado por transnacia edukado.
3 PEDAGOGIA EFIKECO
Nur malgranda procentaĵo el tiuj kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras
ĝin. Plena posedo de Esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj
raportis propedeutikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ
rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo
de lernantoj.
Ni asertas ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos
obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua
lingvo.
Ni estas movado por efika lingvoinstruado.
4 PLURLINGVECO
La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj
kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. ĉiu komunumano
akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado.
Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj
ĝenerale al pli vasta persona horizonto.
Ni asertas ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus
disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika
nivelo.
Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.
5 LINGVAJ RAJTOJ
La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por
konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado, ĉe granda parto
de la monda loĝantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj
grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neutrala
tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj
rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi
aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.
Ni asertas ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la
garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca
traktado sendistinge pri la lingvo.
Ni estas movado por lingvaj rajtoj.
6 LINGVA DIVERSECO
La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en
la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo,
tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de
riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si
mem kaj inda je protektado kaj subtenado.
Ni asertas ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas
bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto
la plimulton de la lingvoj de la mondo.
Ni estas movado por lingva diverseco.
7 HOMA EMANCIPIĜO
Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la
povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel
universala komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj
projektoj de la homa emancipiĝo aŭ projekto por ebligi al ĉiu homo
partopreni kiel individuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia
loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.
Ni asertas ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas
barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo.
Ni estas movado por la homa emancipiĝo