Esperanto-Asocio de Irlando
La Asocio rekonas, ke informado pri Esperanto povas esti perdita, se homoj ne konscias pri la nejusteco de la nuna lingva situacio en la mondo. Multaj irlandanoj opinias, ke jam ekzistas komuna lingvo por internacia komunikado. Tio estas la angla lingvo. Oni citas la uzon de la angla lingvo en turismo, edukado, komerco kaj internaciaj aktivecoj. Oni preteratentas, ke tia uzo kreas fundamente maljustan sistemon, kiun kaŭzas mondskale ekonomiaj premoj, plejparte neregulataj kaj ne obeaj al demokrata regado. Oni forgesas, ke tiu sistemo donas privilegiojn al irlandanoj kaj al aliaj anglalingvaj parolantoj denaskaj. Ofte oni ridetas pri tio, ke fremduloj uzas jarojn por ellerni la anglan, kaj eĉ tiam ili suferas maladvantaĝojn pro sia fremdeco. Intertempe ne-anglalingvaj kulturoj fariĝas pli kaj pli duaklasaj ĉe la monda lingva podio. Irlando mem preskaŭ perdis sian gaelan kulturon kaj nun devas fortege strebi por ĝin konservi kaj evoluigi.
Por labori efike pri ŝanĝado de la nuna nejusta sistemo ni konscias, ke ni bezonas pli profundan kaj pli larĝan scion pri la fortoj, kiuj apogas la nunan situacion. Ni ekspluatas priskribojn, kiel ekzemple en la Praga Manifesto, represita ĉi tie. Ni uzas niajn retajn paĝojn por referenci al ekzemploj de lingva neegaleco en la mondo. La kvalitojn de la lingvo mem ni aperigas sub la sekcio 'Lingvo'. Sekvas la tujaj celoj asociaj: