AN CÓMHRAC AG AN ÁTH


ón Táin Bó Cuailigne

An Táin Bó Cuailigne (la Bovrabado de Cuailigne) estas la plej antikva epopeo en okcidenta Europo.

La plej fruaj skribitaj versioj de ĉi tiu irlanda popolrakonto
troviĝas en manustriptoj de la 7-a kaj 8-a jarcentoj p K. Tiam ĝi estis jam tradicia legendo.

Ĉi tiu eltiraĵo estas el 'Hundo de Ulstero',  Esperanto traduko de la 'Táin', ne rekte el la gaela sed el diversaj anglaj versioj de la rakonto.

Kuhulano, la 'Hundo de Ulstero', defendante Ulsteron kontraŭ ĝiaj malamikoj el Konaĥto, frontas Ferdion, sian plej amatan amikon.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

LA BATALO ĈE LA VADEJO


 tradukis Joy Davies

Je sunleviĝo la du herooj renkontiĝis.  Malgaje ili salutis unu la alian.  "Kial vi venis?"  Kuhulano demandis. "Ĉu vi ne memoras tion kiel ni loĝis kune ĉe Skata;  kune ni ĉasis;  kune ni lernis militartojn?" "Estus pli bone ne paroli pri nia amikeco.  Nun ni parolu pri nia devo" respondis Ferdio.  "Do, estu tiel. Elektu kiajn armilojn ni uzu." 

Ferdio elektis la malpezajn ĵetlancojn.  Dum la tuta mateno lancoj zumis kiel libeloj de unu flanko de la vadejo al la alia.  Sed egale rapide flirtis iliaj ŝildoj kaj neniu el ili povis eĉ grati la alian.  Posttagmeze ill elektis pli pezajn lancojn bronzpintajn.  Nun ĉiu sukcesis vundi la kontraŭulon egale sed ne grave.  Je sunsubiro laŭ interkonsento ili ĉesis batali.  Doninte siajn armilojn al sia ĉaristo, la du batalintoj brakumis unu la alian.  Tiun nokton ill dividis inter si sian mangaĵon kaj dormis flank' ĉe flanke apud la fajro.  Je tagiĝo ili leviĝis kaj reiris al la vadejo.  Nun Kuhulano elektis uzi la ĉarojn.  Per larĝklingaj glavoj ili bataladis de mateno ĝis vespero.  Apenaŭ povis stari la ĉaristoj, kaj la ĉevaloj sanceliĝis pro lacego kiam la du ĉampionoj flankenĵetis siajn armilojn.  Denove unu lavis la vundojn de la alia kaj ili dormis kune ĉe la fajro.... 

La kvaran matenon ili sin preparis kaj Ferdio sciis ke hodiaŭ okazos la fina batalo.  Li vestis sin zorge per silka tuniko.  Tiam li ligis grandan ŝtonon sur la ventro kaj sur tion metis feran antaŭtukon.  Defie li iris al sia flanko de la vadejo.  Ĉe la ulstera flanko Kuhulano diris al sia ĉaristo "Se hodiaŭ mi cedos antaŭ Ferdio vi moku kaj hontigu min."  Kaj li iris fronti Ferdion.  La tutan matenon ili strebis per lancoj kaj neniu povis venki la alian.  Posttagmeze ili batalis per glavoj. Tiufoje Kuhulano saltis kaj penis trafi Ferdion sub lia ŝildo.  Ĉiufoje Ferdio forbatis lin per la ŝildo kaj lin ĵetis en profundan akvon.  Tion vidante, la ĉaristo mokis la Hundon, ke li estas sendenta hundido.  La mokado frenezigis Kuhulanon, por ke la batalfuriozo venu al li. Li prenis la teruran lancon, Gej-Bolgon.  Alte li saltis kaj batis malsupren tiel forte, ke Gej-Bolgo frakasis la grandan ŝtonon, traboris la kirason de Ferdio kaj penetris profunde en lian koron.  Tiel finiĝis la batalo ĉe la vadejo.





Elĉerpaĵoj el la Irlandlingva Literaturo