EACHTRA LAOGHAIRE MAC CRIOMTHAIN GO MAIGH MEALL

ón Leabhar Lios Mor


Bhíodar Connachta lá i gcómhdháil ag Eanloch ar Máigh n-Aoi. Criomhthann Cas ba rí Connacht an tan sin. D'fhanadar an oidhche sin ins an gcómhdháil. D'éirigheadar maidin mhoch ar na mhárach, go bhfacadar fear chuca tré'n gceo: brat corcra cúig-dúbalta uime, dhá shléigh cúigrinn i na láimh, sciath óir-imeallta air, claidheamh ór-dhuim ar a chrios, mong ór-bhuidhe thar a ais. 

"Tabhraidh fáilte do'n fhear a theagann chugaibh", arsa Laoghaire li-bhán mac Criomhthainn, an mac is uaisle do bhí la Connachtaibh. "Fáilte roimh an laoch nach aithnighmid", ar Laoghaire. "Táim buidheach", ars an fear eile. "Cad is fáth do theachta?" ar Laoghaire. "D'iarraidh sochraide", ar sé. "Cá as duit?" ar Laoghaire. "D'fhearaibh sidhe dham", ar sé. "Fiachna mac Reathach is ainm dam. Tá gur goideadh mo bhean dom chionn. Eochaidh mac Sáil is é do ghoid. Marbhuigheadh liomsa é i dtroid catha, go ndeachaidh sise go mac dhearbháthar dó darab ainm Goll mac Duilbh, rí daoine Máighe Meall. Thugas seacht gcatha dhó agus theip siad uile orm. Forthángas agus tiúbhrad úrroinn óir do gach aoin-fhear darab áil leis do chionn teachta liom." D'imthigh uatha annsin. "Ba náire díbh", ar Laoghaire, "Gancabhair do'n fhear úd", agus do ghabh na dhiaidh le caogad laoch. Ghabh seisean rómpa fá'n loch. Ghabhadarsan na dhiaidh, go bhfacadar dún ar a gcionn agus cath aghaidh in aghaidg. Chuaidh Fiachna mac Reathach rómpa go ráinic sé a dhún fhéin, go bhfacadar dá chath ann. "Maith tráth", arsa Laoghaire, "déanfaidh mé troid leis an taoiseach sin lecaogad laoch." "Déanfaidh mise freagra ort", ar Goll mac Duilbh. 

Do ghabhadar an dá chaogad ar a chéilte. Chuaidh Laoghaire as go slán sábháilte len a chaogad iar dtuitim Guill agus a chaogad uime. Briseadh an cath rómpa go ndeamadar dearg-ár dfobh. "C'áit a bhfuíl an bhean?" ar Laoighaire. "Tá sé i ndún Máighe Meall agus an tsluaigh uimpi", arsa Fiachna. "Fanaidh go rachaidh mise agus mo chaogad", ar Laoghaire. Chuaídh Laoghaire ann sin go dún Máighe Meall agus rinne chum an dúin do ghabháil. "Ba bheag tairbhe díbh" ar seisean. "do thuit bhur ri agus do thuiteadar bhur gcaoimh-fhir. Leigidh an bhean amach."

VIZITO DE LERE, FILO DE KRIFFAN, AL KAMPO DE L' Ĝ0JO

  el la Libro de Lismore tradukis E Foumier D'Albe kaj  R B White

Foje la popolo de Konaĥt estis kunveninta sub la reĝo Kriffan Kas ĉe la Lago de la Birdoj en la ebenaĵo de Ij.  La nokton ili restis kune kaj morgaŭ, kiam ili estis leviĝintaj, ili vidis viron venantan tra la nebulo al ili.  Li portis purpuran mantalon kvinoblan, kaj havis en sia mano du ĵetpikilojn kvinpintajn, ŝildon orbordan post li, ĉe lia zono estis ortenila glavo, kaj orflava hararo fluadis de lia kapo.


"Bonvenon al la venanto", ekkriis Lere Blankkolora, filo de Kriffan, la plej nobla junulo de Konaĥt, kaj "bonvenon al la militisto kiun ni ne konas", li diris al la fremdulo, kiu respondis "Mi estas dankema".  "Kial vi venis?" demandis Lere, kaj la alia respondis "Por peti militistaron."  "De kie vi venis?"  Li respondis "Mi estas de la popolo de la Sij.  Fiĥna mak Retaĥ estas mia nomo, kaj la afero estas, ke mia edzino estas forprenita de mi.  Oĥi, filo de Sal, forportis ŝin, kaj ĉar li estas mortigita de mi en batalo, ŝi estas irinta al filo de lia frato, al Goll, filo de Dolv, reĝo de la popolo de la Kampo de l' Ĝojo.  Sepfoje mi batalis kontraŭ li, sed ĉiam sensukcese.  Alia batalo estas difinita por tiu ĉi tago, kaj mi venis por peti helpon por ĝi.  Al ĉiu kiu deziras ĝin mi donos pro lia veno justan kvanton da oro".  Tiam li turniĝis kaj foriris de ili.

"Ne helpi tiun viron estus honte," diris Lere, kaj kun kvindek militistoj li sekvis lin.  La fremdulo, antaŭenirante, subakviĝis en la lagon, kaj ili sekvis lin.  Tie ili vidis fortikaĵon antaŭ si, kaj viraron aranĝitan kiu kontraŭstaradis.  Li, Fiĥna mak Retaĥ, ankoraŭ iradis antaŭ ili al sia propra loĝejo, kie ili vidis du virarojn.


 "Vere estas bonege", diris Lere, "mi kun kvindek militistoj batalos kontraŭ la ĉefo de la malamikoj."  "Mi respondos vin", diris Goll, filo de Dolv.  Kun la du kvindekoj ili atakis ilin.  Lere kun sia kvindeko restis viva, sed Goll falis kun sia kvindeko cirkaŭ li.  Tiam la batalo komenciĝis antaŭ ili, kaj ili faris buĉadon ĝeneralan al la malamikoj.  "Kie estas la virino?"  Lere demandis, kaj Fiĥna diris "En la fortikaĵo de Moj Mell (kampo de l' ĝojo) ĉirkaŭita de viraro.  "Restu vi tie ĉi dum mi kaj mia kvindeko iros", Lere diris, kaj iris al la fortikaĵo de Moj Mell.  Ili pretiĝis kapti gin, kaj li kriis "Via reĝo estas falinta.  Permesu do al tiu virino eliri."


Elĉerpaĵoj el la Irlandlingva Literaturo