X directly transmits action to some Y | X experiences the action on itself |
Balancas | X moves Y rhythmically to and fro | Balanciĝas | X gets moved rhythmically to and fro |
ŝi balancas la kapon laŭ la takto de la muziko | la malgranda ŝipo balanciĝis sur la maro |
Banas | X keeps Y in liquid to clean, rest or cure | Baniĝas | X gets kept in liquid for some reason |
Ĉiuvespere li banis la bebon kaj poste banis sin mem. | La branĉoj de la saliko baniĝis en la rivero |
Ĉagrenas | X causes Y annoyance or displeasure | Ĉagreniĝas | X feels annoyance or displeasure |
la malfrueco de la trajno multe ĉagrenis lin | pro la rompo de la ludilo la infano forte ĉagreniĝis |
Etendas | X makes Y stretch over more space or time | Etendiĝas | X gets stretched over more space or time |
ŝi etendis la brakon kaj prenis la frukton de la arbo | la kampoj etendiĝis ĝis la horizonto |
Fendas | X splits Y into pieces by force or speed | Fendiĝas | X gets split into pieces by force or speed |
la fulmo fendis la arbon en du pecojn | la molekulo fendiĝis en partojn |
Fermas | X makes Y inaccessible, blocked, discontinued | Fermiĝas | X becomes inaccessible or discontinued |
ili fermis la breĉon per grandaj ŝtonoj | la kongreso fermiĝis per aplaŭdado |
Finas | X brings Y to completion | Finiĝas | X reaches completion |
kiam li jam finis paroli, li finis sian trinkon | kiam la kunveno finiĝis, la homoj foriris |
Fleksas | X makes Y bend under effort | Fleksiĝas | X becomes bent under effort, yield |
la knabo fleksis kaj la branĉon kaj la brakon | pli bone fleksiĝi ol rompiĝi |
Izolas | X separates Y from others (isolates, insulates) | Izoliĝas | X becomes separate from others |
en la pasinto oni izolis leprulojn rigore | la malsana besto malfortiĝis kaj izoliĝis de la ceteraj |
Klinas | X puts Y at an angled position | Kliniĝas | X gets into an angled position |
la neĝo klinis la branĉojn al la tero | ŝi kliniĝis super la infanon por vidi ĝin pli bone |
Kolektas | X brings Y into a common or close position | Kolektiĝas | X come together into a common position |
li kolektis mortintajn branĉojn por hejtado | kolektiĝis pacaj batalantoj |
Komencas | X puts Y into its initial phase | Komenciĝas | X enters its initial phase |
kiam li komencis verki, li komencis novan poemon. | kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos |
Levas | X raises Y to higher level | Leviĝas | X rises up to higher level |
mi levas mian glason al via sano | la suno leviĝas en la oriento |
Montras | X puts Y where it can be seen | Montriĝas | X becomes visible, evident |
la lipoj ne montru kion manĝas la buŝoz | en la mateno denove montriĝos la suno |
Movas | X puts Y into another position | Moviĝas | X gets into another position |
li provis movi ĉielon kaj teron sed ankoraŭ ne sukcesis | eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝasz |
Naskas | X brings Y into the world | Naskiĝas | X comes into the world, into being |
mono monon naskasz | monto gravediĝis, muso naskiĝisz |
Renversas | X overturns Y, suddenly or not | Renversiĝas | X gets into an overturned position |
li renversis la botelon por trinki la lastan guton | post mia malapero renversiĝu la tero!z |
Rompas | X separates Y into pieces by force, speed | Rompiĝas | X becomes separate pieces |
rompu la murojn inter la popoloj! | longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝasz |
Rulas | moves Y in manner of cylinder or barrel | Ruliĝas | X gets moving on its axis |
la infanoj rulis neĝbulon laŭ la strato | la hundo ruliĝis sur la herbaro |
Renkontas | faces Y | Renkontiĝas | X face one another |
pli bone estas renkonti ursinon ol malsaĝulon | ili renkontiĝis en la strato hieraŭ |
Skuas | moves Y to and fro with speed or force | Skuiĝas | X gets moved repeatedly to and fro |
la malseka terhundo skuis la raton kaj poste sin mem | dum la seismo la tero forte skuiĝis |
Svingas | moves Y through the air to and fro | Svingiĝas | X gets moved in the air to and fro |
li svingis la ĉapelon por saluti la homamason | la hamako svinĝiĝas malrapide pro la vento |
Sufokas | kills Y through lack of air | Sufokiĝas | X dies through lack of air |
li sufokis lin sub granda kuseno | la grego kuris en la maron kaj sufokiĝis |
Ŝancelas | pushes Y strongly to and fro | Ŝanceliĝas | X gets unsteady; hesitates |
la ventoj ŝancelas la maljunan arbon | la ebriulo ŝanceliĝis sed ne falis |
Ŝanĝas | makes Y different | Ŝanĝiĝas | X passes from one state to another |
ŝi ŝanĝis la littukojn, ĉar ŝi atendis gaston | pro subita kolero ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis de pala ĝis ruĝa aspekto |
Ŝiras | tears Y apart forcefully | Ŝiriĝas | X gets torn in pieces |
de unu bovo oni du felojn ne ŝirasz | muslino facile ŝiriĝas |
Trenas | drags Y behind oneself | Treniĝas | X drags by |
oni vokas la bovon ne festeni, sed [ion] treniz | ŝia jupo treniĝis en la koto |
Turnas | rotates Y round its axis | Turniĝas | X gets moved round its axis |
Li turnis la ŝlosilon en la seruro | la pordo turniĝis sur sia hoko |
Vekas | rouses Y from sleep | Vekiĝas | X gets roused from sleep |
se birdo tro bekas, la katon ĝi vekasz | ŝi vekiĝis el terura sonĝo |
Verŝas | pour Y out | Verŝiĝas | X gets poured out |
Li verŝis vinon el botelo en glason | La pluvo verŝiĝis el la nigraj nuboj |