Precizaj Verboj – ekzemple ‘Droni‘
Lernantoj de Esperanto ne devas parkerigi tabelojn de neregulaj verboj. Ili jam scias ke ĉiuj verboj uzas la saman modelon. Tamen kelkaj listoj de verboj ja utilas, ĉar en Esperanto verboj ofte havas pli malvastajn, pli precizajn difinojn ol la respondaj vortoj en lingvoj kiel la franca aŭ la angla.
La verbo ‘droni’ estas bona ekzemplo. Ĝi signifas senkonfuze morti per sufokiĝo en akvo (aŭ alia likvaĵo). Do en la frazo ‘la knabo dronis en la maro’ temas nur pri du aferoj, knabo kaj maro. Se temus pri mortigo per sufokiĝo, ke iu mortigas la knabon, igas lin droni, oni dirus rekte ke iu/io dronigas lin. Temus pri tri aferoj, knabo, maro kaj mortiganto. Esperanto klare distingas inter morto (la fakto) kaj mortigo, do same inter dronado (la fakto) kaj dronigo (per aganto).
Gramatikistoj kaj vortaristoj nomas verbojn kiel droni ‘netransitivaj’, ‘netransira’. Iliaj efikoj estas en la subjekto de la verbo kaj ne efikas alian objekton. Alia nomo por tiaj verboj estas ‘senobjektaj’. ‘Droni’ signifas ke io okazas tute sen alia kaŭzanto. Vortaristoj ofte uzas mallongigojn por indiki ke la signifo de verbo estas limigita al nur du aferoj – ntr en la PIV.
Jen similaj mallongigoj en anglalingvaj vortaroj – bedaŭrinde ne tre klarigaj.
drown dron(ig)i | Fulcher and Long : English-Esperanto Dictionary |
drown droni intr, -igi | Wells : English Esperanto English Dictionary |
drown droni [int]; igi | Benson : Comprehensive English-Esperanto Dictionary |
Estas rekomendinde memori verbon kiel ‘droni’ per esperantlingva difino, morti pro sufokiĝo per likvaĵo, ne per gramatika etikedo aŭ nacilingva traduko. Jen listo de aliaj verboj kiel ‘droni’. Notu la precizajn kaj malvastajn difinojn. Tiuj verboj rilatas nur al si mem. Rigardu al la dua kolumno. Kiam temas pri ago al ekstera objekto, oni uzas ‘igi’ por montri klare, ke io kaŭzas rezulton. En la subaj difinoj la unua estas pli detala, la dua sumiga aŭ proksimuma
Ago okazas per si mem | Ago rilatas al objekto | ||
Bolas | fariĝas tiel varma ke ĝi bobelas feroce, do bobelas | Boligas | kaŭzas per varmigo ion bobeli feroce, do bobeligas ion |
la akvo bolas en la kaldrono | li boligas la akvon en la kaldrono | ||
Brulas | estas konsumata per fajro, do konsumiĝas | Bruligas | kaŭzas fajron konsumi ion, do konsumas ion |
sen fajro ne brulas eĉ pajloz | li bruligis nur lignon en la fajrujo | ||
Ĉesas | komencas ne (esti / fari), do ne plu daŭras | Ĉesigas | kaŭzas ion komenci ne (esti / fari), do maldaŭrigas ion |
Ĉesis esti vino sed vinagro ne fariĝisz | li ĉesigis la laboron kun ŝi, | ||
Daŭras | ekzistadas iom da tempo, do konserviĝas | Daŭrigas | kaŭzas ion ekzistadi iom da tempo, do ne ĉesigas |
nek ĝojo nek malĝojo daŭras eternez | la nova neĝofalo daŭrigis la vintron | ||
Degelas | likviĝas per varmo, do likviĝas | Degeligas | kaŭzas ion likviĝi per varmo, do likvigas |
la glacio degelis rapide dum la tago | la suno degeligis la glacion dum la tago | ||
Dronas | mortas pro sufokiĝo per likvaĵo | Dronigas | mortigas iun pro sufokiĝo per likvaĵo |
kiu akvon evitas, droni ne timasz | por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabiaz | ||
Eksplodas | disiĝas subite kaj brue, do laŭte dispeciĝas | Eksplodigas | disigas ion subite kaj brue, do laŭte dispecigas |
la bombo eksplodis sub la aŭto | la lerta soldato eksplodigis la bombon sekure | ||
Falas | moviĝas rapide desupre malsupren | Faligas | movas ion desupre malsupren |
ne falas frukto malproksime de l’ arboz | unu hako kverkon ne faligasz | ||
Glitas | moviĝas facile kaj glate | Glitigas | movas ion facile kaj glate |
ŝi glitas sur banana ŝelo, sed ne falis | banana ŝelo glitigis lin kaj li falis | ||
Haltas | ĉesas moviĝi / agi (plejofte provizore) | Haltigas | ĉesigi ion moviĝi / agi |
muelilo haltas, muelisto eksaltasz | ili haltigis la oratoron per kriaĉoj | ||
Kreskas | iĝas pli granda, do grandiĝas | Kreskigas | kaŭzas ion pli grandiĝi, do grandigas |
en ĉiu aĝo devas kreski la saĝoz | longa dormado ŝuldojn kreskigasz | ||
Krevas | rompiĝas subite | Krevigas | kaŭzas ion subite rompiĝi |
krevas la lasta veziko de lia feliĉo | li krevigis la nuksojn por manĝi la kernojn | ||
Kuŝas | estas en horizontala pozicio ofte por ripozo | Kuŝigas | kaŭzas ion esti en ripoza pozicio |
la bebo kuŝas en lulilo | ŝi kuŝigis la bebon en lulilo | ||
Lumas | eligi lumon, faskon da radioj | Lumigas | liveras lumon al io |
la suno lumas inter la folioj | li lumigis la ĉambron per kandelo | ||
Pasas | transiras de A al B en spaco aŭ tempo | Pasigas | kaŭzas ion transiri de A al B en spaco aŭ tempo |
kio pasis, ne revenosz | Dio fendis la maron kaj pasigis la hebreojn | ||
Pendas | estas almenaŭ parte en mez-aera pozicio | Pendigas | kaŭzas ion almenaŭ parte esti en mez-aera pozicio |
la sonorilo pendas en la preĝeja turo | ili pendigis ornamaĵojn de la arbobranĉoj | ||
Sidas | restas sur seĝo aŭ simila | Sidigas | kaŭzas iun resti sur seĝo |
mi hejme sidis, nenion vidisz | ili sidigis la edzinon apud la edzo | ||
Sonas | ellasas aŭdeblan aervibradon | Sonigas | kaŭzas ion ellaso aŭdeblan aervibradon |
barelo malplena sonas plej laŭtez | Kuru kaj sonigu la alarmilon! | ||
Sonoras | ellasas vibran aŭ muzikan bruon | Sonorigas | kaŭzas ion ellasi vibran aŭ muzikan bruon |
frapita per forko la glaso sonoris | la biciklisto sonorigis (tintilon) por averti piedirantojn | ||
Ŝprucas | eliĝas rapide kaj forte | Ŝprucigas | kaŭzas ion eliĝi rapide kaj forte |
sub la vento la ŝaŭmo ŝprucis malproksimen | Ŝi ŝprucigis insekticidon sur plantojn | ||
Ŝrumpas | kuntiriĝas pro sekeco, maljuneco | Ŝrumpigas | kaŭzas ion kuntiriĝi pro sekeco, maljuneco ktp |
la junaj plantidoj ŝrumpis sub la forta suno | la varmego ŝrumpigis la paperfolion | ||
Ŝvelas | pligrandiĝas volumene | Ŝveligas | pligrandigas ion volumene |
la rivero ŝvelis de torenta pluvo | la pugnofrapo tuj ŝveligis lian nazon | ||
Velkas | perdas freŝecon, sekiĝas | Velkigas | kaŭzas ion perdi freŝecon, sekiĝadi |
la floroj velkas pli rapide en varma ĉambro | la aĝo ne povas ŝin velkigi |
z from Zamenhof’s Proverbaro Esperanta; ‘io(n)’ inkludas ‘iu(n)’ laŭsense.