Add Your Heading Text Here



Kia jaro – denove!  Dankon pro la malfermo.  Pardonu, ke ĉi tio estas tute pri ni.  Ni esperas tamen, ke vi kaj viaj feste anticipas la novan jaron, nekredeble 2023.  Preskaŭ kvarono de la 21-a jarcento jam preterpasis!  Ĉu vi ankoraŭ memoras kiom da kovimaj injektoj, da britaj ĉefministroj, da Putinaj bomboj oni jam suferis lastatempe?

Samkiel en 2021 ni bonŝance ĝuis mallongan somerferion familian, ĉifoje en la graflando Down, en ĝia marborda feria urbo, Newcastle.  Akompanis nin denove niaj mezaĝaj filoj, Kevino kaj Davido (ambaŭ senpartneraj).  Ni ĉiuj vojaĝis per la aŭto de Davido.  Ni loĝis en luita feria dometo,  renovigita por la feria merkato.  Por ni la ĉefa surprizo temis pri la situo de la ĉambroj.  Dormĉambroj kaj necesejo estis teretaĝe, ĉio alia supre.  Neniu tradicia domo havis tian aranĝon!  Dum jaroj niaj propraj domoj havis nek stuparon nek duajn etaĝojn.  Tiu dometo estis abrupta averto al Johano, ke nuntempe ekmankas al li memfido sur ŝtuparo.  Ni vizitis lokojn, kiujn ni ne vidis ekde kiam ni loĝis en la norda parto de tiu graflando ‘Down’, t.e. dum du jaroj en la malfruaj 1960-oj.  Kompreneble la filoj estis tro junaj tiam por memori tiun periodon.  Supre estas foto de unu el la pentraĵoj, kiujn Kris kreis poste en la aŭtuno.  Supre ne estas foto, tamen Kris ja uzis fotojn por informi ŝi.  Ĝi festis do kunecon, kiun ni memoras dankeme.  Jes, jen Davido pripensas la belan scenon apud li. 

Pro la fakto ke Johano ankoraŭ ne re-ricevis permesilon por veturigado, ni ne vojaĝas nuntempe longe for de la butikoj kaj u3a-centro en Carrick, de Whiteabbey kie Davido loĝas (15 km), kaj la kvakerejo en Belfasto mem.  Davido mem restas nun en sufiĉe malaltsalajra kontada posteno.  Oni ne laboru por ne-komerca entrepreno!  Tamen li estas pagata de la organizo mem, ne de komerca ‘peranta’ firmao.  Do li akiras malgrandan pension por la unua fojo post multaj jaroj kaj ankaŭ akiras publikajn feriojn ‘senkoste’.  Li laboras hejme du tri tagojn semajne.  Li ĝuas siajn dancvesperojn kun sia regula partnero Carol.  Ni ĉiuj admiras liajn ritmajn lertojn.

Kevino restas en la komputada servo ĉe Universitato Kingston iom ekster Londono.  Li  laboras hejme eĉ pli ol Davido.  Nekonata mondo por ni.  Li partoprenas en mallonga videa team-renkontiĝo ĉiumatene.  Li silente esperas emeritiĝi post tri kvar jaroj.  Li jam vizitis diversajn landojn en ĉiuj kontinentoj, sed ĝis nun ne elserĉis Esperantajn kontaktojn.  Li ankaŭ studas la hispanan – do ‘lingvo-pupo’ sube.  Samkiel multaj aliaj ni daŭrigas niajn videajn renkontiĝojn per Zoom, do ni ‘vidas’ kune ambaŭ filojn pli ofte ol antaŭ la pandemio.

Ho ve, nia parteto de la mondo ‘Nord-Irlando’ restas en politika kaoso – dank al la ‘Brit-eliro’.  Oni ignoris, ke ni ne estas parto de Britio, sed parto de la ‘Unuigita Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando’.  Por ni la postkodo – ‘GB’, Olimpia teamnomo ‘Team GB’, ktp estas insultoj.  Por Esperantaj ekskursoj ni atingis post kovimo nur Dublinon.  Ni revas pri la populara printempa renkontiĝo ĉe Les Issambres, apud Nice.  Ni jam partoprenis kvarfoje.  Ĉifoje estos sesioj temas pri literaturo.  Tio interesus al Johano.  Tamen la longa vojaĝo per aviadilo kaj busoj ktp nervozigas nin.  Ni ankaŭ eble baldaŭ ĉesos vojaĝi loĝaŭte.

Ambaŭ niaj britaj pasportoj bezonis ĝisdatigon ĉijare.  La brita petilo demandis ĉu ni posedis pasportojn por alia lando.  Ni respondis jese.  Tiam ni malkovris postulon kunsendi niajn ‘fremdajn’ pasportojn kun niaj britaj al la brita pasporta servo.  Spite prokraston pro kovimo Kris ricevis ambaŭ siajn pasportojn finfine.  Post pli da tempo Johano ricevis skribitan instrukcion de pasporta oficisto en norda Anglio.  Por akiri novan britan pasporton Johano devus aranĝi, ke la Irlanda servo aldonu trian personan nomon al la Irlanda pasporto.  Johano konsideris tion insulto.  Lia Irlanda pasporto ja montris tri personajn nomojn en la subskribo, tamen nur havas du presitajn.  Ĉar la Irlanda pasporta servo restas kontenta kaj Johano jam prefere uzis tiun pasporton, la postulo de la brita pasporta servo ŝajnis al li iom ‘imperialisma’ – por uzi ĝentila vorto.  Per la Irlandaj pasportoj ni restas EU-civitanoj, ni povas voĉdoni ĉi tie en lokaj balotadoj ktp.  Johano decidis forgesi pri nova Brita pasposto.

Bedaŭrinde neniuj ovoj en la birdaj lignaj nest-skatoloj ĉijare.  La u3a-aj grupoj denove rajtas – post kovimo – renkontiĝi denove en la u3a-a Centro.  Kris ĝuas la francan kaj artajn grupojn, Johano tiun por la gaela lingvo, kvankam lia progreso estas ja malrapida.  Ni ambaŭ ankaŭ uzas ĉiutage la usonlingvan apon ‘Duolingo’ por akiri ‘poentojn’.  Ĝi honeste uzas la usonan flagon por indiki la ‘anglan’ lingvon.  Ĝi estas tre populara ĉie tra la mondo, speciale en SudAmeriko.  Ĝia ‘angla’ ne estas la lingvo kiun ni konas. Iam ĝi akiros propran nomon.  Intertempe, ne estas surprize, ke Putin sentas sin sufokita.  Multaj poloj kaj aliaj slavlingvanoj nun ne memoras la relative lastatempan superregon de la rusa lingvo en siaj landoj.  Tamen Putin volas nun rehavi tion – inter aliaj aferoj.

Pentrado ankoraŭ allogas Kris, hejme kaj en la u3a-aj artgrupoj.  Ŝi ‘ekspluatas’ la konsilojn de la grupgvidantoj kaj samgrupanoj, kvankam ŝi plene kaj kontentige uzas oportunojn hejme.  Komence de ĉi tiu letero aperas foto de unu el la pentraĵoj kiujn ŝi kreis post la somerferio.  Kris kutime uzas akrilaĵojn, kelkfoje akvarelojn, lastatempojn oleojn, kie ŝi komenciĝis junaĝe!  Kiel vi vidas, ŝi preferas realismon.  Feliĉan sanan jaron al vi kaj viaj!