2 Berkeley Drive, Carrickfergus BT38 9DU
No. 34
Kristnasko 2020


Kia jaro!   Dankon, ke vi malfermis ĉi tiun mesaĝon.  Ni sendas ĝin al vi, esperante, ke ĝi trovos vin ĝui la festan sezonon, eĉ spite la ĵusajn monatojn.  Ni mem ĝuis bonŝancon viziti Delfion mez-aŭguste, ĉifoje kun ambaŭ filoj, Kevino kaj Davido, sed la nombro de aliaj pilgrimoj multe malgrandis.  Niaj filoj havas nek familiojn, nek partnerojn, do povas vojaĝi, bonŝance kelkfoje kun ni.  Dum la pasintaj jardekoj ni ja vidas multajn ŝanĝojn en Grekio.  Ni ne povas raporti, ke ni tutkore bonvenigas kiel la ‘moderna mondo’ trafas tiun landon.  Supozeble tiun specon de vidpunkto kaŭzis la neeviteblaj ŝanĝoj kiujn la  preterpasantaj jaroj portas al ni mem!  Johano mem tre feliĉe profitis de alia modernigo.  Spite la premojn kiujn suferis ĉi-printempe la nacia sanservo, lerta kirugino trans kvin semajnoj traktis sukcese ambaŭ liajn kataraktojn.  Tio estis bonvena surprizo por ni ambaŭ.  Alia ŝanĝo estis pli malfeliĉiga.  Johano forgesis preni sian kontraŭ-epilepsian medikamenton.  Li nun devas atendi longan tempon antaŭ ol li rajtas stiri aŭton.  Tiu tasko restas tute sur Kris.  Do eĉ sen pandemio ni ne povas vojaĝi multajn kilometrojn.  Bonŝance ankoraŭ mankas al ni kroma veturilo, do la loĝaŭto ricevas ĉiun vojaĝon, al butikoj, preĝejo, la domo de Davido nur dek kilometrojn for – kiam kontraŭkovimaj limigoj  permesis.  Alimaniere problemoj pro humido en la loĝaŭto jam estus alia rezulto de malfacila jaro. 

Samkiel multaj aliaj ni eklernis uzi la videosistemon ‘Zoom’, almenaŭ parte lernis.  Tio signifas, ke la familio renkontiĝas ĉiusemajne.  Ni ĝuas tion kaj espereble daŭre uzos ĝin eĉ post la alveno de la vaksino.  Nuntempe pro kovimo Kevino kaj Davido laboris en siaj domoj, ĝis Davido finis sian kontrakton en aŭgusto.  Post tio li havis kelkajn intervjuojn sed neniun postenon.  Ni koleriĝas dum la brita registaro – laŭ ni vere anglaj naciistoj – prenas nin eĉ pli for de niaj saminsulanoj kaj de niaj alilandanaj amikoj.  Ĝenerale tiuj kiuj apogas la EU restas silentaj, ho ve!  Nia forlaso de la EU efikas ankaŭ simplajn aferojn.  Tiuj inkludas dokumentojn por stirado, veturila kaj san-asekuro.  Ni forte deziras, ke la nuna forlaso ne okazu, sed ni atendas neniun retroajn paŝojn dum niaj vivoj.  Venontjare Irlando, norda kaj suda, ‘festos’ la dividon de nia insulo antaŭ cent jaroj, en 1921.  Re-unuiĝo ne okazos frue eĉ post la nunaj eventoj.  Irlando ne estas sufiĉe prospera insulo por faciligi tion.  

Ni raportis pasintjare, ke UEA planis, ke la 106-a Universala Kongreso okazos en Belfasto inter la 17-a kaj la 24-a de julio 2021.  Oni tiam konfesis al ni, ke la Estraro de UEA ne sciis, ke ekzistas membroj en Norda Irlando.  Niaj nomoj ja aperas sub la nomo de ‘Britujo’ en la Jarlibro, ĉar oni forgesis, ke ‘Britujo/Britio‘ estas nur insulo, ne lando.  Do neniu konsultis kun ni. Fakte ni ĝojis ekscii, ke UEA provizas la organizantojn.  Ni ja aliĝis al la ĉijara kongreso en Montrealo.  Okcent agis same, ne tro malbona nombro por Nord-Ameriko.  Ni esperis eble havi oportunon oficiale inviti ĉiujn veni al Belfasto en 2021.  Sed kompreneble oni aranĝis videajn konferencerojn anstataŭe.  Ni ne ricevis rolon.  Dum nia vizito al Kanado ni planis akcepti invitojn de kelkaj gekuzoj en Usono.  Kompreneble ankaŭ tiuj ne okazis.  Ni ja aliĝis jam al la Belfasta sed ĉu ni povas esti certaj ke ĝi okazos?  La vakcinoj bezonos pli da tempo ĉirkaŭiri la mondon ol la viruso.  Ni mem preferas la pli malgrandajn internaciajn eventojn ol universalajn kongresojn.  Ni ĝojas, ke ni ne estas inter la organizantoj de la Belfasta kongreso.

Se ni juĝas laŭ la festkartoj ricevitaj,  2020 estis ĝenerale bona jaro por ‘zorgadi’ la plantojn.  Kompreneble ni havas malpli da spaco ĉi tie en Carrickfergus ol ni havis en Omagh.  Kaj Kris ankaŭ zorgas pri la ĝardenaj birdoj.  Ni ĝuis bonajn fazeolojn kaj Kris plantis novembre ajlajn bulbojn.  Ŝi devis atendi ĝis la temperaturo sufiĉe malaltis.  Jes, al ni ambaŭ plaĉas ajlo.

Levas niajn esperojn por la estonto oficialaj promesoj, lokaj kaj internaciaj, por kontraŭ-agi la efikojn de klimataj ŝanĝiĝoj kaj speciale la homaj kontribuoj.  Sed ho ve, la triobligo de homaro sur la planedo dum nur la longo de niaj vivoj ankoraŭ ne ricevas sufiĉan atenton.  Ni amas la sciencfikcian mondon de la rakontoj ‘Star Trek’, sed firme kredas, ke fakte la homaro devos esti kontenta resti en nia propra solsistemo.  Ni rigardas la valangon da alt-teknologiaj produktoj de Ĉinio kaj anticipas, ke jen estas la tuja estonto de nia mondo.  Eble estas bona ŝanĉo, ke ni ne havas genepojn, pri kies estonto ni povus panikiĝi.  Kompreneble ni povas paniki pri ĉies alies.

Ĉijare la loka U3A (kultura kaj sporta klubego por pensiuloj – t.e. la Tria Aĝoperiodo), kiel ĉiu simila organizo ĉesis funkcii.  Ĝis tiam ni dediĉis sufiĉe da tempo al ĝi.  Ĝi provizas ĉion de kanuado ĝis la vortludo Skrablo.  Kris estas bonŝanca, ĉar la franclingva grupo transiris glate al videaj renkontiĝoj.  Tio signifas detala preparado ĉiusemajne por la venonta diskuttemo.  Bedaŭrinde ne estas anstataŭo por ŝiaj artgrupoj, sed ŝi elmetas kaj uzas la materialojn de tempo al tempo sur la mangotablo.  Johano decidis ĉesi studi la hispanan.   La grupo ankoraŭ funkcias per grupo en la mesaĝa sistemo WhatsApp.   Gvidas ĝin volontule denaska hispanlingvanino, tre kompetenta kaj laborema.  Do la grupanoj ankaŭ devas labori.  Johano iom bedaŭras la decidon, sed li ofte spertas nun malpli fortan nivelon da energio, simile al lia perdo de fizika alto, familia trajto.  Li tamen obstine elprenis kelkajn greklingvajn materialojn antaŭ ol re-iri al Delfio.  Li eksciis denove, ke li povas kompreni mezsukcese la presitan lingvon, sed devos resti por ĉiam ne sukcesa pri la parola lingvo. 

Pro la alveno de la Esperanto-kongreso Johano decidis ekstudi la gaelan.  Li sentis, ke li ne povos alfronti amikojn vizitantajn Belfaston ne estante kapabla saluti ilin en la gaela – se iu petis.  Tio estas unu el la situacioj kiun Esperanto pretendas alfronti t.e. helpi lokan lingvon konservi sian statuson.  Johano ekstudis la gaelan diversfoje dum sia vivo, ĝenerale per televidaj programoj.   Ĝi ne aperis kiel studobjekto en multaj regionaj lernejoj, certe ne en lia.  Tamen li komencis studi sen ia helpo kiam li estas ankoraŭ dekkelkjara, sed li ne persistis.  Tiam la gaela uzis mezepokan alfabeton kaj multaj vortoj enhavis literojn, kiujn oni ĉesis eldiri.  La skribita formo de la familia nomo ‘Murray’ estis tiam ‘monstre’ longa.  Lia patro fieris pri la kelkaj frazoj en la gaela, kiujn li lernis dum du jaroj kiel fraŭla komerca vendisto en Donegal.  Johano mem memoras bone lernejan instruiston, kiu petis pardonon, ke li ne povus prunti siajn notojn al lernantoj.  Li verkis siajn notojn pri la historio de klasika Grekio en la gaela.  Tamen pli amuzis la klasanojn, kiuj studis por eksterna ŝtata ekzameno, ke li skribis ilin per verda inko!  Post tiu epoko oni reformis oficiale la skribitan lingvon, sed oni daŭre uzas malsamajn prononcadojn de vortoj trans la insulo.  Johano ne esperas eĉ babileti en la gaela.  Estas multe tro malfrue por tio.  Kris forte dubas pri liaj streboj kaj preferus, ke li lasu la gaelan flanken kaj laboru anstataŭe pri la rekonstruado de la retejo de la Irlanda Esperanto-Asocio esperanto.ie

Kun la espero, ke la nova jaro portos al ni ĉiuj pli da ĝojo ol la nuna 

Johano kaj Kris Murray

john.murray@esperanto.ie    chris.murray@esperanto.ie