GB BT38 9DU 2
No. 33
Kristnasko 2019

Saluton de Carrick.  Dankon, ke vi malfermis ĉi tiun mesaĝon.  Ni sendas ĝin kun la espero, ke ĝi trovos vin ĝui la festan sezonon kaj anticipi tute novan jardekon – la 2020-ojn.  Per la vortoj kiun amiko skribis al ni lastatempe ni cedas, “ke atingi 80 certe signifas pli ol nura dato en la  kalendaro”.  Tamen ni ja bonvenigas novan jardekon. 

Ni ĝuis tre multe niajn vojaĝojn ĉi-jare en Britio kaj la proksimaj landoj.  Ni esperas, ke ili jam ne finiĝis.  Granda ŝoko al ni estis la anonco tute ne anticipita (kaj neniel petita) ke la 106a Universala Esperanto-Kongreso okazos en la  Universitato Queens, Belfasto en julio 2021.  UEA informis la Irlandan Asocion en Dublino kaj la Britan en Anglio.  Ĝi ne scias ke nia grupo ekzistas aŭ ke la Irlanda Asocio kiel multaj irlandaj organizoj servas la tutan insulon, ne nur la respublikon.

Pro la kongreso eble venos inter mil kvincent kaj du mil homoj al Belfasto por semajno kaj tiam ili malaperos.  Ni du aranĝis someran kurson en nia loka societo por pliaĝuloj.  Ni esperis ke pli ol nur unu el 350 membroj partoprenos, sed tiu rezulto supozeble fidele mezuras la intereson kaj scion pri la lingvo.  Ni eble partoprenos en la Montreala Kongreso en julio 2020 por ricevi la  kongresan standardon oficialan kaj inviti homojn veni al Irlando.

Kris daŭre pentras.  Multe plaĉas al Johano, ke ŝi pentris lin duan fojon. Nun li esperas, ke ŝi baldaŭ faros same pri si mem.  Eble vi memoras tre malgajan portreton en nia pasintjara letero.  Por mense malstreĉiĝi ŝi ankaŭ ĝuas legi franclingvajn romanojn verkitajn por dekkelk-jarulinoj.  Ŝi regule partoprenas en franclingva kaj en du pentraj grupoj de nia jam menciita societo por pliaĝuloj.  Ni ambaŭ sentas, ke tagoj preterflugas ĉiam pli rapide.  Nova grupo de mult-etaĝaj universitataj konstruaĵoj leviĝas ĉirkaŭ nia malalta kvakera renkontejo en Belfasto.  Espereble en la estonto kelkaj novaj homoj vizitos nian konstruaĵon. 

Nin ankoraŭ malĝojigas la politikaj situacioj en niaj insuloj, Irlando kaj Britio.  Ni ne povas fieri pri ili.  Johano bonŝance atingis la finon de tri-jara atendo por katarakta kirurgio.  Nun li atendas similan en la dua okulo.  Sed plejofte ni kalkulas niajn multajn benojn.  Ni povas reve refari nian greklandan viziton pasintjare al Stoupa kaj ĉijare al la Argolido.  Ni simple studas la pentraĵojn de Kris dum ni preterpasas ilin kaj similajn ĉe niaj hejmaj muroj.  Estis pli da Mikeneaj fortikaĵoj ol Johano memoris de antaŭaj vizitoj.  Sed ĉi-foje ni eksploris vinejojn.  Bonŝance Kevino kaj Davido respondecis pri la luita aŭto. 

Bondezirojn por 2020     chris.murray@esperanto.ie                           john.murray@esperanto.ie