Bilingual for Beginners

Katoj – Ĉu nova terapio?

Sona komunikado de tigroj kaj ĝirafoj eble estos la nova modo de alternativa medicino.  Studaĵo el Usono, Faŭna Komunikado, pruvis, ke bestoj interkomunikas infrasone.     (La hipopotamo povas ‘aŭdi’ tiajn malaltajn sonojn per sia malsupra makzelo).

Plej interese al iuj eble estas la eltrovo ke la ronronado de kato agordiĝas kun vibradoj kaj frekvencoj kiuj akcelas ostokreskadon, resaniĝon de rompoj, ligamentoj kaj ŝiritaj muskoloj, malpliigon de ŝvelado kaj mildigon de doloroj.

La plej grandaj el la feledoj eligas fortajn harmonojn kiuj, laŭ onidiro, produktas muskolan forton, pliigas artikan moviĝeblon kaj mildigas doloron.  Ĉu pro tio ili havas naŭ vivojn?

Sciencistoj serĉas manierojn enkorpigi tiujn eltrovojn en terapiojn por osteoporozo kaj akceli ostokreskon en gemaljunuloj.

Do, se vi volas sanan maljunecon, akiru katon!

Cats – A new therapy?

Sonic communication from tigers and giraffes may be the new wave of alternative medicine.  A study from the USA, Fauna Communications, has proven that animals communicate infrasonically .  (The hippopotamus can ‘hear’ the low sounds through its lower jaw).

Most interesting to some may be the finding that a cat’s purr matches vibrations and frequencies that promote bone growth, healing of fractures, ligaments and torn muscles, reduction of swelling and alleviation of pain.

The larger of the felines emit strong harmonics said to generate muscle strength, increase joint mobility and relieve pain.  Is this why they have nine lives?

Scientists are looking for ways to incorporate these findings into therapies for osteoporosis and to promote bone growth in the elderly.

So, if you want a healthy old age, get a cat!