Bonvenon al nia retejo

sendependa movada bulteno

Kongreso Nuligita rezulte de kovimaj problemoj

Serĉu Dublinon meze laŭ la orienta marbordo. 

Dublino estas la ĉefurbo de la Respubliko Irlanda

Belfasto situas 170 km norden,  ankaŭ ĉe la orienta marbordo.

Belfasto estas la ĉefurbo de Nord-Irlando 

106-a Universala Kongreso de Esperanto

Belfasto bonvenigas vin 

Belfasto, ĉefurbo de Nord-Irlando, estis dum la deknaŭa jarcento la mondcentro de la linaĵa industrio.  En la komenco de la dudeka jarcento oni konstruis ĉi tie kelkajn el la plej grandaj ŝipoj de la mondo, inkluzive de la fama luksa vaporŝipo Titanic.

Nuntempe Belfasto estas moderna kaj dinamika urbo kun pluraj allogaĵoj, kiel la kvartaloj Titanic, Katedralo, Gaela kaj Nova, la urbodomo kaj la kastelo.  Krome, oni povas promeni laŭ la rivero Lagan kaj laŭ la vojo de la populara televidserio Ludo de Tronoj.

En la Reĝina Kvartalo situas la Reĝina Universitato, kie okazos nia kongreso.  Apude, eblas promeni en la Botanika Ĝardeno kaj viziti la Ulsteran Muzeon.  Ne malproksime troviĝas la Internacia rozĝardeno kaj la Atleta Kurejo, kiu nomiĝas Mary Peters, laŭ la nomo de unu el niaj gajnintoj de oraj medaloj en la Olimpikoj.

La ulstera fritaĵo, la pomsuko kaj cidro de Armagh, la viskio de Bushmills kaj la angiloj de Lough Neagh estas tipaj.  Malkovru ‘champ’ kaj ĝuu kun ni terpompanon kaj sodopanon.

La giganta; la plej granda kaj malgranda; la plej malnova…  

Ekster Belfasto, ĉe la norda marbordo, dum la mita periodo de gigantoj, grandega homo onidire konstruis vojon, la Trotuaron de Giganto.  En la pli modernaj tempoj, dum la dekoka jarcento, oni elfosis kanalon de Portadown al Newry.  Temas pri la plej malnova ŝtuparkanalo en la insuloj Britio kaj Irlando.

Nord-Irlando estas la plej malgranda parto de la Unuiĝinta Reĝlando sed enhavas ĝian plej grandan lagon, Lough Neagh.

Landeto kaj loĝantoj 

Oni diras, ke ni estas sinceraj, amikemaj kaj bonkoraj.  Ni certe volas bonvenigi vin al nia landeto, kie troveblas montoj, kasteloj, kamparaj parkoj, malgrandaj familiaj farmbienoj kaj ankaŭ grandaj kamparaj domegoj.  Ĉi tie oni ĝuas multajn muzikĝenrojn.  La Ulstera Orkestro proponas klasikan, kaj la loka trinkeja muziko estas mondfama kaj populara.  Du specoj de sakŝalmo aŭdeblas – la skota sakŝalmo kaj la irlanda kubuta sakŝalmo.  La muzikistoj James Galway kaj Van Morrison naskiĝis en Belfasto.

Niaj verkistoj inkluzivas C S Lewis kaj Seamus Heaney.  La patro de la famaj verkistinoj, la fratinoj Brontë, naskiĝis en Nord-Irlando.  La aktoroj Liam Neeson, Kenneth Branagh kaj James Nesbitt (inter aliaj) estas ankaŭ Ulsteranoj.  El niaj sportistoj, la golfisto Rory MacIlroy, la futbalisto George Best kaj la boksisto Barry McGuigan estas eble inter la plej bone konataj.  Sed la listo konstante longiĝas.

Enkonduko por Vizitantoj

La insulo Irlando posedas unu gravan bonecon – ĝi estas tiel malgranda, ke sufiĉas kelkaj semajnoj por viziti ĝin ĉiuloke.  Kompreneble, eĉ en tiu tempospaco, oni ne vidos ĉion vidindan, sed oni ricevos ĝeneralan impreson pri io entute nova, stranga kaj bela en la kunfandaĵo de lando kaj popolo.  En Irlando estas tridek du regionoj (“graflandoj”) kaj irante de unu graflando en alian, vi iras nur de unu alloga vidindaĵo al alia. 

Irlando, la ‘Verda Insulo’, posedas multajn aliajn bonecojn.  Neniu parto kuŝas pli ol cent kilometroj de la marbordo.  La belaj pejzaĝoj ne estas difektitaj de fabrikeja fumo.  La salmo naĝas de la maro tra riveretoj hele puraj.  La vojetoj kaj ŝoseoj, ekster la urbegoj sufiĉe larĝaj por ĉiu, turmentos nek aŭtiston nek bicikliston.  Vi trovos internan pacon ĉi tie.  Irlando estas la loko en kiu oni kuraĝas agi sen troa rapideco. 

Irlando posedas ankoraŭan bonkvaliton.  La popolo kapablas paroli interesmaniere.  Se vi survoje petas informojn, verŝajne la petito trovos tempon resti kaj paroli ankaŭ pri aliaj aferoj.  Tamen multaj partoj de la insulo ĝuas ekonomian kreskadon ekde la aliĝo de la irlanda respubliko kaj la ‘nigra nordo’ al la eŭropa unio.  Tamen Nord-Irlando devis lasi EU en 2020. 

Pozicio:  Irlando kuŝas okcidente de la insulo Britio, inter la paraleloj de 51º25´ kaj 55º23´ nordlatitude kaj inter 5º25´ kaj 10º35´ okcidentlongitude.  La distancoj trans la Irlanda maro inter Irlando kaj Britio varias de 20 kilometroj en al nordo ĝis 200 en la sudo.

Tereno: Areo proksimuma 84,421 sq km.  Pleja longo, 483 kilometroj; pleja larĝo 273 kilometroj; pleja alto, Carrantuohill en Kerry, 1050 metroj.  La insulo konsistas el granda ebenaĵo (kun multaj marĉoj) ĉirkaŭita de marbordaj montoj diversrokaj.

Loĝantaro: (2000) 6,500,00 (tuta insulo).  Dublino kun ĉirkaŭaĵo 1,228,000 (2000), Belfasto 631,00 (2000); Cork 190,000 (2000); Limerick 90,000 (2000); Derry 80,000 (2000).  La anglan lingvon oni komprenas ĉie, sed ankaŭ la gaelan oni parolas, precipe laŭ la okcidento.

Provincoj: En Irlando estas kvar provincoj:  Leinster (12 graflandoj); Munster (6 graflandoj);  Connacht (5 graflandoj);  kaj Ulster (9 graflandoj).  Politike 6 el la naŭ Ulsteraj graflandoj estas parto de la Unuigita Regno de Britio kaj Nord-Irlando (angle United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland).  La aliaj 26 graflandoj apartenas al la Respubliko de Irlando (Eire), inter ili Cork la plej granda kaj Louth la plej malgranda.

Vetero: La klimaton irlandan influis la varmaj marakvoj de la Golfa Marfluo.  La malgrando de la insulo kaj la regantaj sud-okcidentaj ventoj certigas mezvarman temperaturon unuforman trans la tuta lando kaj minimume variantan inter somero kaj vintro.  La plej sunaj monatoj estas majo kaj junio, la plej varmaj julio kaj aŭgusto, la plej malvarmaj januaro kaj februaro.  La okcidenta flanko ricevas pli da pluvo ol alie.

Turista trafiko:  Kuŝanta inter Ameriko kaj la Eŭropa ĉeftero, Irlando estas treege vizitebla de la turisto.  Nur du tri horojn oni bezonas por la ŝipvojaĝo de Britio, kaj nur unu du horojn por la aervojaĝo de interalie Glasgovo, Londono, Manĉestro, Birminghamo aŭ Liverpulo (Britio) al Dublino en la sudo aŭ al Belfasto en la nordo.  Estas multaj flugoj ĉiutage.  Rekta aerservo de eŭropaj urboj kiel Parizo kaj Amsterdam okupas nur du tri horojn.

Pasportoj:  Anoj de la Eŭropa Unio bezonas nur siajn pasportojn.  Alilandanoj devus posedi pasporton aŭ de kelkaj landoj vizon.  Vizitontoj demandu ĉe la irlanda aŭ brita (por Nord-Irlando) konsulejoj.  Troviĝas irlandaj  kja britaj diplomatoj en la grandaj urbegoj de la mondo.

Dogano:  Automobilistoj bezonas nur la ordinarajn dokumentojn.  Detalojn petu de la loka aŭtoklubo.  Ekster la urbegoj estas vera paradizo por biciklistoj.  Tamen ne estas multaj specialaj vojetoj.  Varma bonveno inter la samideanoj estas trovebla ĉefe en la grandaj urboj.

Kulturo:  Kvankam geografie apud Britio Irlando havas longan apartan historion.  Nek Romanoj nek Anglo-Saksonoj venis.  Vikingoj de Norvegio ja detruis multon, eĉ fondis Dublinon kaj kelkajn aliajn urbetojn sed ne havis reĝojn kiel okazis en Anglio.  Normandaj lordoj venis, konstruis kastelojn kaj kelkajn preĝejojn sed ankaŭ adoptis la gaelan lingvon.  En la 17a jarcento britaj koloniistoj (speciale en la nordo) ja kaŭzis ŝanĝojn pro sia protestantismo.  Ĝenerale ili ne adoptis la gaelajn lingvon aŭ kulturon.  Malsategoj kaj elmigrado estis la plej grandaj detruantoj en la 19-a jarcento.

Transporto:
Komforta reto fervoja kondukas de Dublino, Belfasto kaj Cork al multaj graflandoj.  Estas luksa servo de aŭtobusoj por aŭtovojoj, ŝoseoj kaj vojetoj.  Centoj de duetaĝaj aŭtobusoj troviĝas en la ĉefaj urbegoj.

Sporto:  En Irlando oni sportas vere sportcele, kaj ĉie la sportisto estas gasto honorata.  Fiŝkaptado – salmo kaj truto – fiŝado de la dua en multaj lokoj sen imposto.  Ĉasado – ĉevalkuroj oftege − Dublina Ĉevalfoiro okazas en aŭgusto ĉiun jaron.  Golfo, 367 kluboj kiam oni lastafoje kalkulis.  Jaktado, remado, gazonteniso, poloo, sportpafado, futbalo, naĝado, dancado, teatroj, kineoj, ktp troveblas.

Monsistemo:  Irlanda Respubliko estas ano de la eŭropa monunio, do oni uzas eŭrojn.  La moneroj portas harpon denove, nacian emblemon, simbolon de la muzika tradicio en la insulo.  Monŝanĝejoj ĉe ĉiuj bankoj kaj turismaj oficejoj.   Britan sterlingan monon oni uzas en Nord-Irlando;  oni akceptas ĝin ankaŭ en kelkaj aliaj partoj de la insulo.

Pli Detalaj Informoj:  La irlandaj turismaj informejoj stariĝis por servi al vizitantoj, kaj senpage provizas informon pri vizitindaĵoj.  Oni eldonas ilustritajn gvidfoliojn (ĉefe en eŭropaj lingvoj) pri preskaŭ ĉiuj graflandoj, kaj vendas interesplenajn librojn pri irlandaj historio, politiko, socio, ekonomio, lingvo, tkp.  Estas aparta turisma organizo en Nord-Irlando, Tourism NI.

Hoteloj:  La turismaj oficejoj disdonas listojn de hoteloj kaj gastejoj, kun indiko pri prezoj, ktp.  Oni korespondas diverslingve.