1: Richard H Geoghegan Pioniro de Esperanto

Richard Henry Geoghegan estis la unua Esperantisto en la anglaparolanta mondo, amiko de D-ro Zamenhof, ano de la Lingva Komitato, kaj rimarkinda lingvisto. 

La familio de Richard Geoghegan loĝis dum multaj jaroj ĉe 41 Upper Rathmines Road, en Dublino, Irlando.  Lia patro estis kuracisto kiu elmigris el Dublino al Birkenhead, Anglio, en 1863, kie Richard naskiĝis la 8an de januaro 1866.

Multaj irlandaj Esperantistoj opinias, ke Richard naskiĝis en Dublino, sed tio ne estas vera.  Tiu onidiro ekestis ĉar Richard ofte diris, duonŝerce, ke li estas “irlandano”.   Li estis tre irlandeca, ofte vizitis Irlandon, kaj flue parolis kaj skribis la irlandan lingvon.  Ĝis kiam li mortis en 1943 li korespondis Esperante kaj irlande kun Lorcán Ó hUiginn, iama prezidanto de la Irlanda Esperanto-Asocio.

En la aĝo de tri jaroj Richard bedaŭrinde suferis ŝtuparan akcidenton en la hejmo, rezulte de kio li restis kripla la tutan vivon, marŝante pene, ofte kun la helpo de lambastono.  Sed la bona Dio rekompense donis al li eksterordinarajn intelektajn povojn, precipe en la lernado de lingvoj.  Li parolis la irlandan, anglan, germanan, francan kaj kelkajn aliajn eŭropajn lingvojn; kaj fariĝis fakulo pri la ĉina, japana, hinda kaj aliaj orientaj lingvoj.

Je la 26a de julio 1887 D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof de Pollando, eldonis la “Unua Libro”  de sia proponita Internacia Lingvo, Esperanto.  Tio estis en la rusa lingvo kaj poste li mem tradukis ĝin en la polan kaj germanan.  Unu el liaj fruaj sekvantoj tradukis ĝin en la francan sub la titolo “La Langue Internationale”, sed ankoraŭ mankis angla traduko.  Zamenhof iom scipovis la anglan sed sentis sin nesufiĉe kvalifikita por traduki sian libron en la anglan.  Amiko lia, germano, verkis anglan tradukon, kiun Zamenhof eldonis.  Sed ĝi estis malbonega, fuŝa traduko, kaj neniu povis ĝin kompreni.

En la aŭtuno de 1887 Richard Geoghegan, kiu jam delonge interesiĝis pri la ebleco de lingvo internacia, legis artikolon pri la ĵus aperinta lingvo, Esperanto, kaj skribis latinlingve al Zamenhof, kiu sendis al li la germanan eldonon de la “Unua Libro“.  Li tuj lernis la lingvon el ĝi.  Poste Zamenhof sendis al li la anglan tradukon.  Geoghegan reskribis, atentigante Zamenhof ke la traduko estas fuŝaĵo, kiu nur ridindigus la tutan aferon inter anglaparolantoj.  Zamenhof petis ke Geoghegan mem faru pli taŭgan tradukon, kiun li faris.  La malbona traduko estis retirita kaj en 1889 Zamenhof eldonis tiun de Geoghegan.  Tiel komenciĝis la movado en Britio, Usono kaj Irlando.

La Enciklopedio de Esperanto nomas Geoghegan “La dua sur la listo de Esperantaj verkistoj”.  La unua, kompreneble, estis Zamenhof mem.  Ĝi listigis liajn ĉefverkojn jene:

  • “Dr.  Esperanto’s International Language – Introduction and Complete Grammar” (La Internacia Lingvo de D-ro Esperanto – Enkonduko kaj Plena Gramatiko)
  • “The Universal Language Esperanto – Complete Instruction Book” (Kompleta Lernolibro de la Universala Lingvo Esperanto)
  • “Grammar and Exercises” (Gramatiko kaj Ekvoko al La Alvoko al la Gazetaro de la Mondo
  • Kelkaj Vortoj pri la Internacia Lingvo.
 

En 1893 Geoghegan elmigris al Usono kaj en 1905 oni elektis lin kiel la unuan Prezidanton de la nove fondita Amerika Esperanto-Asocio.  Li helpis fondi la “Societo Esperantista de Seattle“.  Li ĉeestis la diskutojn pri la starigo de Internacia Ligo (frua formo de la nuna Akademio de Esperanto), kaj en 1905 li estis elektita al la Lingva Komitato.  Li helpis ankaŭ pri la alpreno de la Verda Stelo, nia insigno.  D-ro Zamenhof skribis en 1911:

“Pri la deveno de nia verda stelo mi nun jam ne memoras bone.  Ŝajnas al mi ke pri la verda koloro iam atentigis min S-ro Geoghegan, kaj de tiu tempo mi komencis eldonadi miajn verkojn kun verda kovrilo.  Pri unu broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kovrilo, li rimarkis al mi ke tiu estas la koloro de lia hejmlando, Irlando.  Tiam venis al mi en la kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero.  Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi ke unue ĝin presigis sur sia gramatiko S-ro de Beaufront.  Tio plaĉis al mi kaj mi prenis tion kiel signon.  Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun verda koloro.”

S-ro Geoghegan mortis en Usono en 1943.  Li ĉiam restis fidela al Esperanto.  Li kontraŭis ĉiujn reformproponojn kaj batalis kontraŭ la Idistoj.  Li estis la plej granda lingvisto kaj filologo de sia epoko, kaj la fakto ke tia lingvofakulo akceptis kaj uzis Esperanton, eĉ en ĝiaj fruaj tagoj, pruvas ke Esperanto ja estas subteninda kaj devos venki.

Ĉapitro 2: Aliaj fruaj pioniroj

Reiro al la Enhavo