7: La Postmilita Movado

La milito en Europo finiĝis la dek unuan de majo 1945.  Ne ĉio haltis dum la militjaroj.  Kvankam kontaktoj kun eksterlandanoj estis malmultaj, estis multaj kontaktoj inter irlandaj esprantistoj.  Ili ofte kunvenis kaj ofte skribis unu al la alia.  Ili faris planojn por la postmilita tempo.

En Ballina, Co.Mayo, loĝis nova juna esperantisto, Liam Ó Cuirc, kiu fondis lokan klubon kaj multe propagandis.  Tiu klubo certe estis la plej okcidenta en Europo, frontante al la Granda Atlanta Oceano.

Liam fariĝis delegito de la Internacia Esperanto-Ligo (poste UEA) kaj post kelkaj jaroj li estis Sekretario de la Irlanda Esperanto-Asocio.  Tio ne estis bona aranĝo, ke la sekretario estis en Ballina kaj la ceteraj estraranoj en Dublino.  Malgraŭ tio, oni faris multe da propagando kaj retenis kontaktojn kun la multaj esperantistoj en la insulo.

La unua postmilita Universala Kongreso okazis en Berno, Svislando, en 1947.  El la 1370 partoprenantoj estis 5 irlandanoj, inter ili Lorcán Ó hUiginn kaj Liam Ó Cuirc.  La Kongreso estis tre sukcesa.  Ĉeestis la Estroj de la Svisa Federacio kaj de la Kantono Berno, kaj oficialaj reprezentantoj de 5 landaj registaroj.  La movado denove moviĝis antaŭen. Irlandanoj ĉeestis ankay la postajn Kongresojn – 1948 en Malmo, Svedio; 1949 en Bournmouth, Britio; 1950 en Parizo, Francio.

Hejme,   grupo   da   entuziasmaj   esprantistoj  refondis  la  Dublinan Esperanto-Klubon  ĉe  31  North  Frederick  Street  Ili  kunvenis  ĉiunsemajnon kaj havis viglan sekretarion, P. J. O’Reilly.  En 1952 Liam Ó Cuirc revenis al Dublino el Ballina, aliĝis al la klubo kaj estis elektita vic-sekretario.  La Prezidanto estis S-ro Neary.

En Septembro 1952 la estraro de la klubo vizitis la redaktoron de la Evening Mail (tiutempe la plej multvendata dublina vesperĵurnalo), kaj aranĝis ke ĝi publikigu konstantan rubrikon de informoj pri la Klubo kaj pri Esperantaj aferoj.  Tio nomiĝis Dublin Esperanto Club Notes (Dublinaj Esperanto-Klubaj Notoj) kaj aperis monate ĝis la fino de oktobro 1953.  Pro la Notoj aliĝis multaj novaj membroj al la klubo.  La notoj estis en la angla sed ofte estis frazoj ankaŭ en Esperanto.  Jen kelkaj informoj el la Notoj:-

11/9/52: La unuaj Notoj aperis.  Ili temis ĉefe pri la parolado farita de la sekretario P.  J.  O’Reilly, en kiu li priskribis siajn vojaĝon kaj spertojn ĉe la Universala Kongreso en Oslo.  “Ĉe la internacia balo”, li diris, “ĉiuj trinkaĵoj estis senpagaj”.  Oni enviis lin! Ili temis ankaŭ pri la venontaj Esperantaj klasoj kaj pri la kreskanta senpaga libraro de la klubo.

12/10/52: Temis pri parolado de Liam Ó Cuirc pri lia vojaĝo al Cannes, Nice kaj Marseilles, kie li renkontis multajn esperantistojn.

23/10/52: La Notoj temis pri la klasoj por komencantoj, kaj pri la vizito al la Klubĉambroj de S-ro Frank Burns de la Belfasta Esperanto-Klubo; ankaŭ pri la Klubekskurso al Killarney.

En novembro 1952 la kasisto, Frank Riley, paroladis pri “Lastatempaj Sukcesoj de Esperanto”, kaj en decembro la klubanoj festis la naskiĝtagon de D-ro Zamenhof per Interkona Vespero ĉe la Singing Kettle, 13 Lower Leeson Street.

La Klubo multe helpis al la Irlanda Esperanto-Asocio kolekti subskribojn por la Internacia Petskribo al UNESKO, petanta la enkondukon de Esperanto.  La Petskribon subskribis entute 492 organizaĵoj kun 15,454,780 membroj, kaj 895,42732 individuoj, inter ili kelkcentoj el Irlando.

Pro la Petskribo UNESKO akceptis favoran Rezolucion pri Esperanto, kaj tion oni celebris en la Dublina Klubo.  Tio estis historia mejlostono en la progresado de la Internacia Lingvo.

 

En januaro kaj februaro 1953 la semajnaj kunvenoj daŭris kun Kartludoj, Muzikvesperoj, kaj “Dudek Demandoj” kvizkonkurso.

Je la komenco de 1953 la Klubo helpis al An Tostal.  La irlandlingva vorto “tostal” signifas “kunveno”, “kolektiĝo”, “asembleo” aŭ “spektaklo” kaj estis printempa festivalo enkondukita de la registaro por allogi turistojn al Irlando.  Artikolo verkita de la klubkomitato aperis en la gazeto Esperanto kaj oni sendis tostal-ajn poŝtkartojn al kluboj kaj asocioj en 25 landoj. 

 

Dum la jaro 1953 multaj komencantoj ĉeestis la Esperantajn klasojn en la klubejo.

Ĉapitro 8: 1953 – 1968

Reiro al la Enhavo