Akademio de Esperanto

La Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.

En la Akademia retejo prezentiĝas

  • Fundamento de Esperanto (Gramatiko, Ekzercaro, Universala Vortaro) – kompleta teksto de la ĉefa laborinstrumento de la Akademio
  • faktoj pri la Akademio – statuto, estraro, membraro, laborsekcioj
  • verkoj de la Akademio – Baza Radikaro Oficiala, Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro de Zamenhof
  • decidoj kaj rekomendoj – pasivaj participoj, alfabeto kaj ortografio, landnomoj, esprimo de la aganto en komplementa funkcio, propraj nomoj, derivaĵoj de komun/a
  • konsultejo de la Akademio – komisiono al kiu povas turni sin ĉiu Esperanto-uzanto per difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon
  • Akademia Vortaro – difinoj de lingvoelementoj Fundamentaj aŭ oficialaj per kernaj kaj plej esencaj signifoj kaj uzoj, kp la Reta Vortaro (ReVo)

Vizitu la Akademion!