Akvo kaj pano servas al sano. 

Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.

Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.

Antaŭ la lango laboru la cerbo.

Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.

Belaj rakontoj el trans la montoj.

Bona ideo venas post la pereo.

Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu.

Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.

Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara.

Ĉiu angulo kun sia sanktulo.

Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.

De fremda dento ni doloron ne sentas.

De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.

De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.

Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.

Dio donis, Dio prenis.

Diron oni neas, skribo ne pereas.

Doni ovon, por ricevi bovon.

Du militas ― tria profitas.

El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.

Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno.

En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.

Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo.

Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.

Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.

Fino bona ― ĉio bona

Gast’ en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.

Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa.

Granda frakaso en malgranda glaso.

Granda parolo, sed malgranda volo.

Griza barbo saĝon ne atestas.

Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru.

Ĝi estas mustardo post la manĝo.

Ĝi estas por mi volapukaĵo.

Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.

Hako post hako estas la plej efika atako.

Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.

Homo proponas, Dio disponas.

 Instruas mizero manĝi panon sen butero. 

Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.

Iom da malvero ne estas danĝero.

Ju homo pli fiera, des puno pli severa.

Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.

Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.

Juĝanto decidas, kiel li vidas.

Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn.

Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.

Kapo kun herbo, sen guto da cerbo.

Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.

Ke la lup’ estu sata, kaj la ŝaf’ ne tuŝata.

Kia estas la homo, tia estas lia nomo.

Kia sufloro, tia aktoro.

Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.

Kiam kato promenas, la musoj festenas.

Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.

Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.

Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.

Kie jukas, tie ni gratas.

Kie minaco, tie malpaco.

Kie regas konkordo, regas ordo.

Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.

Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras.

Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas.

Kiom da kapoj, tiom da opinioj.

Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas.

Kion mi ne scias, tion mi ne envias.

Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.

Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.

Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.

Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.

Kiu havas abelojn, havas mielon.

Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas.

Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l’ fajro.

Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.

Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo.

Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon. 

Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.

Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.

Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo.

Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun.

Kiu ĉe l’ vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.

Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.

Klopodi sen limo per korpo kaj animo.

Komenco bona ― laboro duona.

Konscienco trankvila estas bona dormilo.

Konservas eĉ karbo la strukturon de l’ arbo.

Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo.

Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.

La lango de virino estas ŝia glavo.

La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.

La tuta ludo ne valoras kandelon.

Langa vundo plej profunda.

Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.

Lecionoj al profesoro estas vana laboro.

Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.

Li estas la portreto de sia patro.

Li neniam venkis la alfabeton.

Lupo lupon ne manĝas.

Mankas klapo en lia kapo.

Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.

Matenas, vesperas ― kaj tago malaperas.

Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.

Mensoganto devas havi bonan memoron.

Mi blinde pafos, eble trafos.

Ne batalu pot’ el tero kontraŭ kaldrono el fero.

Ne gutas mielo el la ĉielo.

Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto.

Ne ĉio utilas, kio brilas.

Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras

Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo

Pasero sperta ne bezonas averton. .

Peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro.

Per insulto kaj kolero ne klariĝas la afero.

Plej bone ridas, kiu laste ridas.

Plenumita via ofico, nun pasis via vico.

Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento. 

Ne batalu pot’ el tero kontraŭ kaldrono el fero.

“La proverboj resumas la saĝon de l’ popolo.  Tio ne estas fari al ĝi grandan honoron.  Foliumu unu el la kolektoj, kiujn oni kompilis el ili, kaj vi estos frapita ne nur de la trivialeco, se ne diri de la sennobleco de ilia moralinstruo, sed ankaŭ ofte de iliaj kontraŭdiroj.  Eble estas vere, ke la dorm’ estas bona, se mankas la mono, sed se jes, kion pensi pri tiu alia aserto, ke ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas?  Kio cetere ne malhelpas, ke tiuj proverboj ekzistas en ĉiuj lingvoj kaj sub ĉiuj klimatoj, kaj estas zorge transdonataj, aŭ almenaŭ kompilataj tra la jarcentoj.  Tiun kontraston eble klarigas la konsidero, ke la proverboj kontentigas du trajtojn en la menso de la primitivuloj aŭ de la malkleruloj: unue, ilian ŝaton de la konkretaĵoj (do malŝaton de la abstraktaj ideoj), due ilian oblikvan manieron interveni en la diskutadon.

Pri la unua, estas apenaŭ bezono insisti: preskaŭ ĉiuj nomoj de abstraktaj nocioj havis komence tre konkretan sencon, kaj akiris la novan nur per metaforado: la skrupulo estis origine tre malgranda pezilo, la favoro varmo, la momento moveto, rapida estis homo lerta pri rabado, ktp.  Sed eĉ en la pli civilizitaj stadioj, kiam ekzistas tiuj abstraktaj nocioj, la nekulturitaj homoj sentas grandan malfacilon ilin uzi por eldiri sian opinion; ili multe pli fidas la kutimajn konkretajn nomojn, kun kiuj ili denaske familiariĝis.  Multaj el ili havis la okazon konstati, ke juĝado ne estas egala por ĉiuj, aŭ ke ĝiaj verdiktoj estas iafoje iom hazardaj; sed tion ili pli volonte esprimas per vortoj, kiuj bildigas ĉiutagan spertaĵon: ora ŝlosilo ĉion malfermas kaj tajloro krimis, botisto pendas.

La duan trakton oni povas rimarki, se nur oni alestas konversacion de maljunaj kamparanoj:  eĉ se ili havas ion tre definitan por diri, ili longerondiras ĉirkaŭ la poto, kaj la ĉefaĵon ili enkondukas nur per aludoj, per flankaj ekprovoj.  Nenio estas pli oportuna por tion fari, ol disponado de bona stoko da proverboj.  En kelkaj medioj tia irado de la parolo fariĝis preskaŭ neevitebla tradicio.  Cetere, la natura singardemo de vilaĝano trovas profiton en la uzado de la proverboj: nomi iun mensoganto povas konduki al pugnobatoj, dum okaza rimarkigo pri belaj rakontoj el trans la montoj malpli riskas ekflamigi la kolerojn.

Oni vidas do, kian rolon ludas la proverboj en la vivo de la popolo:  ili estas por ĝi samtempe modela kolekto de bone frapitaj formuloj, kaj ia potenca rimedo influi sur la opinioj de la kunparolantoj.  La proverbaro estas la citaĵo de la senklerulo, proverbaro lia retoriko.  Sekve, en la mezuro, kiel la publika instruado progresis, la uzado de la proverboj fariĝis pli malofta kaj pli malŝatata.  Hodiaŭ ordinara franca laboristo ne konas pli ol unu du el po-cento de la proverboj kolektitaj de la patro de Zamenhof.  Aliflanke, ĝuste pro tiu profunda forgesiĝo, la proverboj komencas ekĝui tiun apartan allogon, kiun la supraj socitavoloj trovas en la primitivulaj skulptaĵoj aŭ en arkaikaj pentraĵoj.  Proverbo estas tute ne rekomendnda ornamo en la raporto de malaltranga ŝtatfunkciulo, sed sur la lipoj de ĉefministro ĝi akiras nerezisteblan ĉarmon. 

La historio de la Proverbaro Esperanta estas kurioza.  Marko Zamenhof, la patro de Ludoviko, eksinstruisto de lingvoj, komencis en 1905 eldoni per kajeroj sian Kolekto de proverboj, sentencoj kaj parolturnoj en kvar lingvoj.   Venis al Ludoviko la ideo, ke io simila tute mankas en Esperanto, kaj li proponis al sia patro aldoni kvinan kolumnon en la internacia lingvo.  Tiu propono plaĉis al Marko sed la ceteraj kajeroj neniam aperis pro lia abrupta morto.  Lia filo tamen kompletigis sian adaptaĵon kaj publikigis ĝin en aparta volumo en 1910.   Sed titolante ĝin Proverbaro li iom erarigis la legantojn.  Apud la proverboj staras, laŭ la origina kaj pedagogia intenco de la patro, multaj sentencoj kaj kelkaj simplaj dirmanieroj, kiel perdi la saĝonenbatiĝi, ce l’ freŝa faro, kiuj estas eĉ ne metaforaj esprimoj, sed kies utilo por la lingvo ne estas dubebla.

La propre diritaj proverboj precipe nin interesas.  Ilia redaktado prezentis gravajn problemojn.  Ne estas io facila imiti arte la produktojn de la popola cerbo, aŭ doni al frazoj en tute nova lingvo la patinon de l’ jarcentoj.  Zamenhof bezonis tutan sian lingvan intuicion, sian poezian sentemecon por sukcesi.  Kaj li mirinde sukcesis.  Plejmulte el liaj proverboj tuj fiksiĝas en la memoro, impresas, kvazaŭ ili ekzistus de ĉiam.  Efektive li sciis lerte imiti la ritmon de la alilingvaj proverboj, tiun ritmon, kiu same kiel en la bibliaj versoj, estas preskaŭ ĉiam duopa: Vidas okulo, sed mano ne trafas.  Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.  Li ankaŭ kaptis la sekretojn de ilia formulado, koncize uzante la elipsojn:Kie timo, tie honto.  Unu orienten, alia okcidenten.  Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.  Kaj apostrofojn:  Pli kara estas kap’ ol ĉapo.  Vivon travivi estas art malfacila.   Li sciis redoni ilian belsonecon, dank’ al la uzado jen de puraj rimoj:  Ĉiuj por si, por ĉiuj Di’.  Homo esperas, morto aperas.  Jen de rimoidoj aŭ asonancoj:  Sen fajro ne brulas eĉ pajlo.  Avarulo kaj porko estas bonaj post morto.  Kie lumo ekzistas ankaŭ ombro troviĝas.  La aborta rimo, kiun la rusaj esperantistoj enkondukis de sia propra poezio, kaj kiu tiel misimpresas en la nia, estas multe pli tolerebla ĉi tie:  En sia korto ĉiu kok’ estas forta.  Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas.  Ankaŭ multloke oni trovas tiun konsonantan rimon kiun mi nomis agordo kaj kiu se en la versoj ĝi ŝajnas surogato en la proverboj plaĉas al la orelo:  Al faŭn’ malbonspeca ne helpos la spico.  Li estas en klopodoj de l’ kapo ĝis piedoj.  Virino bonorda estas muta kaj surda. 

Tiu vorta eltrovemo, tiu delikata orelo, tiu stilmajstreco permesis al Zamenhof fari el sia Proverbaro veran ĉefverkon, tro malmulte konatan kaj ne sufiĉe ŝatatan.   Nescio tute ne meritita, sed ankaŭ tre malbonfara:  ĉar nenio povas pli efike servi al la fortika unueco de nia parola kaj skriba lingvo, kiel la aktiva posedo de komuna trezoro el figuraj, bildoplenaj kaj tute pretaj parolturnoj, kies internacian kompreneblecon oni ne bezonas kontroli.”

Tiel enkondukis Waringhien novan eldonon de la Proverbaro en 1961.  Nun oni povas konsulti ilin per la Interreto.  Oni povas peti unu aŭ pli ‘hazardajn proverbojn’.  Tre utile oni povas elserĉi proverbojn kiuj enhavas elektitan vorton.  Ŝafo  aŭ hundo redonas bonan sortimenton.