2: Aliaj Fruaj Pioniroj

Krom S-ro Geoghegan estis aliaj fruaj irlandaj pioniroj de Esperanto.  Jen skizhistorio de kelkaj el ili-

Dr. James C. O’Connor M.A. Ph.D.  naskiĝis en Cork.  Li pasigis multe da tempo en Anglio.  La lernolibro, kiun li verkis estis dum jaroj la sola por anglaparolantoj.  Li redaktis monatan gazeton “La Esperanto Instruisto”.  Ĉirkaŭ 1902 li fondis la unuan Esperantan grupon en Londono, kiam kvin lernantoj kunvenadis en lia domo por lecionoj.  Li kunverkis kun C.F.Hayes la unuan Anglan – Esperantan Vortaron en 1904 kaj fariĝis ano de la Lingva Komitato.  En 1905 lin oni elektis kiel Prezidanton de la “Grupo Esperantista Dublina”.

John Pollen, juĝisto, naskiĝis la trian de junio 1848 en Dun Laoghaire (tiam Kingstown), edukiĝis en Universitato Dublina kaj mortis la dek okan de junio 1923 pro falo en la maron ĉe la Manksinsulo.  Li restadis en Hindio de 1871 ĝis 1903.  Ĉie en Hindio kaj dum vojaĝoj orientlande li propagandis Esperanton.  Li ankaŭ verkis ŝlosilon por hindoj.  Li estis Prezidanto de la Brita Esperanto-Asocio 1904 – 1912.  Oni diris ke dum la Tria Kongreso en Cambridge en 1907 li donis al la tuta kongreso “bonhumoran gajecon”.

Pastro G. R. Wynne (1847 – 1912) estis pioniro de Esperanto en Irlando kaj fervora propagandisto.  Li estis pastro de la paroko de Sankta Mikaelo en Limerick.

George Jameson Johnston estis pioniro de la Movado en Irlando, kaj estis delegito de UEA de 1909 ĝis 1914.  Li estis vicPrezidanto de la Irlanda Esperanto-Asocio, kaj en 1913 fariĝis Prezidanto de TEKA.  Li estis profesoro de kirurgio en Dublino.  Li mortis en 1926.

Prof. Fournier d’Albe estis profesoro en la Dublina Universitato.  Kun la helpo de Robert Boyd White SCH TCD li tradukis en Esperanton “Eachtra Laoghaire Mhic Criomhtain go Maigh Meall” (La Vizito de Laoghaire, filo de Criomhtain, al la Kampo de l’ Ĝojo), antikvan irlandan rakonton el La Libro de Lismore.  M.  H.  Gill & Son Ltd., Dublino, publikigis ĝin ĉirkaŭ 1907.  Tio estis la unua traduko en Esperanton el la irlanda lingvo.  Prof.  Fournier d’Albe prelegis dum la Dua Somera Universitato, kiu okazis en Edinburgo kadre de la 18a Universala Kongreso de Esperanto en 1926.  Lia temo estis “Senfadena Telegrafo kaj Televido”  – temo tiam ne nur moderna sed antaŭtempa.

Emma L. Osmond estis anglino kiu naskiĝis en Londono la sepan de oktobro 1868.  Ŝi tre interesiĝis pri Irlando.  Pere de Esperanto ŝi unue aŭdis pri la irlanda lingvo.  Ŝi aliĝis al la Gaela Ligo en Londono, ĉeestis klasojn kaj lernis la irlandan lingvon.  Dum 20 jaroj wi skribis pri Irlando  kaj ankaŭ parolis kaj prelegis pri Irlando ĉe Esperantaj Kongresoj en diversaj urbegoj.  Kun la permeso de Dr.  Douglas Hyde ŝi tradukis la Irlandajn Popolrakontojn en Esperanton.  Ili aperis en International Language 1924 – 1931, kaj tiel ili atingis la malgrandajn naciojn de la mondo.  Ŝi sendis la binditajn volumon al D-ro Hyde kaj ĝi nun restas en la arkivoj de la Folklore Commission en la Universitata Kolegio, Dublino.  Ŝi tradukis ankaŭ Gulliver’s Travels de Swift en Esperanton.  Ŝi mortis en 1944.  Kalocsay, la fama Esperanta poeto, skribis pri ŝi:-

“Pri la irlanda kanto trila, plezuras ŝi kun kora varmo”.

Pastro Graham Bailey naskiĝis la okan de septembro 1872.  Li estis misiisto de 1895 ĝis 1920, poste profesoro ĉe Londona Universitato.  Li verkis 9 librojn kaj multajn artikolojn pri hindaj lingvoj.  Li estis Honora Prezidanto de la Londona Esperanto-Grupo kaj membro de la Lingva Komitato.  Li predikis en Esperanto en 1926 ĉe la 18a Universala Kongreso dum la protestanta Diservo, kaj predikis ankaŭ dum la 22a U.K.  en Oxford en 1930.  

Estas interese rimarki ke ankaŭ alia irlandano predikis en Esperanto en la sama Kongreso, la katolika Pastro Gaffney, dum la katolika Diservo.  Ŝajne do la Movado en Irlando estis ekumena.  Pastro Bailey mortis la kvinan de aprilo 1942.

Prof.  William Brown (1871 – 1950) estis alia irlanda profesoro kiu fervore apogis la Esperanto-Movadon dum 40 jaroj.  Li estis kuntradukinto de Pri la Origino de l’ Homo de A.  Kieth.

C.  P.  Blackham estis unu el la plej fruaj esperantistoj en Irlando.  Li esperantistiĝis en 1904 kaj ĉeestis la Unuan Kongreson en Boulogne-sur-Mer.

George Gordon, bankisto, naskiĝis en Gorey la dudek duan de februaro 1857.  Li elmigris al NovZelando kaj loĝis en Christchurch de 1906.  Li verkis “Kara Panjo” en 1911, La Kamena Angulo”en 1915, “Alegorioj el la Naturo” en 1913 kaj 1922, Lia Lasta Ŝanco”en 1915, kaj la “Indekso al Esp-Angla Vortaro de Millidge” en 1924.  Li estis la fondinto de la Esperanto-Asocio de Melbourne en Aŭstralio.  Li mortis en 1946.

Ĉapitro 3: Grupoj, Asocioj kaj Ligoj

Reiro al la Enhavo