Wikipedia-logo-v2.svg

Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo.  Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj.  La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj.  Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj.  Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon.  Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Ĉiuj bazaj gvidlinioj de Vikipedio baziĝas sur kvin principoj:


Vikipedio estas enciklopedio.  Ĝi estas komponata el elementoj de ĝeneralaj kaj fakaj enciklopediojalmanakoj, kaj atlasoj. Vikipedio ne estas reklamejo, nek loko por persona eldonado, nek eksperimento de anarkio.  Ĝi ne estas demokratio nek anarkio.  Ĝi ankaŭ ne estas vortaro, nek ĵurnalo, nek fontaro aŭ loko por poezio, tamen fratecaj Esperanto-projektoj disponas por tiaj taskoj ĉe VikinovaĵojVikifontaro, kaj Vikivortaro.  Ĝi celas servi Esperantujon, estante fidela enciklopedio en Esperanto, ne nur pri Esperanto.  Ĉiuj artikoloj (ja pri Esperanto-temoj kaj aliaj) estu menciindaj kaj havu neŭtralan vidpunkton.
 

Vikipedio havas neŭtralan vidpunkton.  Ni strebas krei artikolojn kiuj subtenas neniun unuopan vidpunkton.  Iufoje ĉi tio bezonas prezentadon de pluraj vidpunktoj, prezentante ĉiun punkton fidele kaj kuntekste, kaj ne prezentante iun ajn vidpunkton kiel “la vero” aŭ “la plej bona vidpunkto”.  Ĉiuj artikoloj strebu esti kontroleblaj; artikoloj sen referencoj eble estos forigitaj, do estas grave citi la fontojn kie oni povas retrovi la informon.  Originala esplorado kaj personaj opinioj de redaktantoj ne taŭgas en Vikipedio.  Estas grave citi kontroleblajnaŭtoritatajn fontojn, precipe pri polemikaj temoj aŭ vivantaj homoj.  Kiam konflikto okazas pri neŭtraleco, diskutu la detalojn en la Diskuto, kaj diskutu la disputon racie en la Diskutejo.
 

Vikipedio estas libera.  Artikolojn ĉiuj povas redakti kaj distribui.  Respektu leĝojn pri kopirajto aŭ aŭtorrajto, kaj evitu kontraŭleĝan aŭ senpermesan kopiadon.  Ĉar ĉiuj kontribuoj estas libere permesitaj al la publiko, neniu redaktanto posedas iun ajn artikolon.  Sciu ke ĉiu de viaj kontribuoj estas redaktota de aliaj redaktontoj kaj redistribuota al pluraj medioj.
 

Vikipedio havas propran kondutan kodon.  Respektu kaj estu ĝentila al aliaj Vikipediistoj, malgraŭ eblaj malkonsentaĵoj. Apliku etikon, kaj evitu konfliktojn pri redaktado, kaj precipe redaktomiliton.  Neniam ataku aliajn uzantojn nek ĝenu Vikipedion por pruvi vidpunkton.  Bonvolu esti afabla al novaj uzantoj.
 

Vikipedio ne havas fiksajn regulojn.  Reguloj en Vikipedio ne estas fiksitaj en ŝtono, kaj la spirito de iu regulo ĉiam superas la literon de tiu regulo.  Estu kuraĝa ĝisdatigante artikolojn, kaj ne tro zorgu pri fari erarojn.  Viaj penoj ne devas esti perfektaj.  Antaŭaj versioj estas konservitaj, do damaĝo (aŭ akcidenta aŭ malica) estas riparebla.